Dos Pilas estas antaŭkolumba urbo de la majaoj en la nuna departemento Peten en Gvatemalo. Ĝi estis fondita en 629 kiel gardurbo de Tikal (je 110 km sudokcidente). La reĝo de Tikal en Dos Pilas entroniĝis sian nur kvarjaran frateton Balaj Chan K'awill (naskiĝis la 15-an de oktobro 625) kaj tiel ligis la du urbojn.

Dos Pilas
setlejoarkeologia loko [+]
Koordinatoj16° 26′ 45″ N, 90° 17′ 45″ U (mapo)16.445833333333-90.295833333333Koordinatoj: 16° 26′ 45″ N, 90° 17′ 45″ U (mapo)

Estiĝo629

Dos Pilas (Gvatemalo)
Dos Pilas (Gvatemalo)
DEC
Dos Pilas
Dos Pilas

Map
Dos Pilas
Vikimedia Komunejo:  Dos Pilas [+]
vdr

Ĉirkaŭ 20 jarojn poste la malamika urbo Calakmul invadis Dos Pilas kaj Balaj Chan K'awill estis devigita batali kun Calakmul kontraŭ sia frato en Tikal. Dum 10 jaroj li bataladis kaj fine venkis kun la calakmul-aj trupoj. Lia frato, la venkita reĝo de Tikal, estis venigita kun nobeloj al Dos Pilas kaj kruele mortigita de Balaj Chan K'awill.

Vidu ankaŭ redakti