Dottikon

komunumo de Svislando
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Dottikon-Dintikon (stacidomo).
Dottikon
Blazono de Dottikon
Preĝejo Sankt-Johano la Baptisto en Dottikon
komunumo en Svislando
Kantono Argovio
Distrikto Bremgarten
Koordinatoj  47° 23′ 5″ N 8° 14′ 25″ O / 47.38472 °N, 8.24028 °O / 47.38472; 8.24028 (mapo)Koordinatoj: 47° 23′ 5″ N 8° 14′ 25″ O / 47.38472 °N, 8.24028 °O / 47.38472; 8.24028 (mapo)
Nombro de loĝantoj 3136
Areo 3,89 km²
Alteco 414 m super marnivelo
Poŝtkodo 5605
Komunumkodo 4065
Mapo de Dottikon
vdr

Pri la komunumo redakti

Dottikon estas komunumo en la distrikto Bremgarten de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 3136 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio redakti

Dottikon situas en la suba valo de la rivero Bünz.

De la komunuma areo de 3,89 km², 0,88 km² estas kovritaj de arbaro kaj 1,12 de setlejoj. La plej alta punkto de la komunumo situas sur 549 m s.m. en loko kiu nomiĝas Dreihägen, kaj la plej malalta punkto je 406 m s.m. ĉe la muelejo Tieffurt apud la bordo de la rivero Bünz.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Dottikon limas en nordokcidento al Othmarsingen, en nordoriento al Hägglingen, en sudoriento al Wohlen, en sudo al Villmergen, kaj en okcidento al Hendschiken im Westen.

Trafiko redakti

La stacidomo Dottikon-Dintikon de la Svisaj Federaciaj Fervojoj fakte situas sur la teritorio de la najbara komunumo Villmergen. Ĝi estas servata de la grava fervojlinio de Aarau al Arth-Goldau. Ekzistas diversaj lokaj buslinioj al Wohl, Hägglingen kaj Lencburgo.

La plej proksimaj alveturejo al la nacia svisa aŭtovojo A1 troviĝas en distanco de proksimume 3 km en Lencburgo kaj Mägenwil.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Dottikon datiĝas el la jaro 1179 kiel Totinchon.

Inter 1611 kaj 1613 la regiono suferis pro pestepedemio kaj en la jaro 1656 dum la 1-a Milito de Villmergen la vilaĝo Dottikon estis komplete detruita.

Vidu ankŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti