Dotzigen

komunumo de Svislando
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Dotzigen (stacidomo).
Dotzigen
Blazono de Dotzigen
Blazono de Dotzigen
Blazono de Dotzigen
Kastelo Dotzigen
Kastelo Dotzigen
Kastelo Dotzigen
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Seeland
Malnova distrikto ĝis 2009 Büren
Koordinatoj  47° 7′ 15″ N 7° 20′ 25″ O / 47.12083 °N, 7.34028 °O / 47.12083; 7.34028 (mapo)Koordinatoj: 47° 7′ 15″ N 7° 20′ 25″ O / 47.12083 °N, 7.34028 °O / 47.12083; 7.34028 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1332
Areo 4,22 km²
Alteco 435 m super marnivelo
Poŝtkodo 3293
Komunumkodo 0386
Mapo de Dotzigen
Mapo de Dotzigen
Mapo de Dotzigen
vdr


Pri la komunumo redakti

Dotzigen estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Büren kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Seeland en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 1332 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio redakti

Dotzigen situas en la Berna Lagolando poksimume 10 kilometrojn okcidente de la urbo Bielo. La nordan limon de la komunumo formas la malnova fluejo de la rivero Aro.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 4,22 km², de kiuj 26,1% estas kovritaj de arbaro, 55,7% servas por agrikulturo kaj 14,9% por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Dotzigen limas en nordo al Büren ĉe Aro, en sudoriento al Diessbach ĉe Büren, en sudokcidento al Büetigen, en okicento al Schwadernau, en okcidentonordokcidento al Scheuren, kaj en nordokcidento al Meienried.

Trafiko redakti

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 22 de Lyss al Soloturno. La vojo n-ro 1321 kondukas de Dotzigen al Scheuren. Per stacidomo ĉe la trajnlinio de Büren ĉe Aro al Kerzers la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Dotzigen datiĝas el la jaro 1182 kiel Tocingen. Sur la monto de Dotzigen estis trovitaj ses tombomontetoj el la Hallstatt-epoko kaj en la vilaĝa centro restaĵoj de romiaj setlejoj. Kiel parto de la Senjorujo Strassberg Dotzigen en la jaro 1393 fariĝis havaĵo de la urba ŝtato Berno kaj estis atribuita al ties Voktejo Büren. Per la ĵurasa akvejokorekto de la fina 19-a jarcento la komunumo povis disvolviĝi en la ebenaĵo, kiu antaŭ estis regule inundita marĉolando.[2]

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti