Por samtitola artikolo vidu la paĝon Douai (stacidomo).

Douai, franca prononci [due], en historiaj kontekstoj ankaŭ nederlande Dowaai, estas mezgranda komunumo de Francio kadre de la historia pejzaĝo Franca Flandrio, Frans-Vlaanderen respektive Flandre française. Ĝi situas en la departemento Nord kaj en la regiono Hauts-de-France. La urbo estas trafluata de la rivero Scarpe.

Douai
Urbo
Sonorilturo de la belfrido.
Sonorilturo de la belfrido.
Sonorilturo de la belfrido.
komunumo en Francio

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Francio
Regiono Hauts-de-France
Departemento Nord (subprefektejo)
Arondismento Douai (ĉefurbo)
Kantono Douai
Historie en Nordo-Kaleza Markolo
INSEE kodo 59178 [+]
Poŝtkodo 59500
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro (ekde 2014, reelektita en 2020) s-ro Frédéric Chéreau
Demografio
Loĝantaro 39 648  (2021) [+]
Loĝdenso 2 349 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 50° 22′ N, 3° 5′ O (mapo)50.3708333333333.0791666666667Koordinatoj: 50° 22′ N, 3° 5′ O (mapo) [+]
Alto 38 m [+]
Areo 16,88 km² (1 688 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Douai (Nord)
Douai (Nord)
DEC
Douai
Douai
Situo de Douai

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Douai [+]
vdr

Douai havas proksimume 41 000 loĝantojn, kiujn oni kutime en la franca nomas douaisien(ne)s.

Ekonomio redakti

Ĝi estas centro de ega urbiĝinta kaj industria regiono, ĝistempe meze de karbomineja baseno, sed tiu aktiveco ne plu funkcias ekde pr. 1990.

Kulturo redakti

Douai posedas, en sia urboturo (kiu estas cetere ties precipa vidindaĵo), elstaran kariljonon, kaj ankaŭ estas el la raraj urboj (alia estas Meĥleno), kie ekzistas lernejo por karilionludado. Douai posedas minakademion, kaj estas sidejo de prikrima kortumo.

En julio okazas la tradiciaj, popularaj "festoj de Gayant" kun ties giganto.

Famuloj redakti

Esperanto en Douai redakti

Tie loĝis Alberic Humez.

Ĝemelurboj redakti

Douai estas ĝemelurbo kun

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti