Dražen Petrović [draĵen petroviĉ] (22-an de oktobro 1964 en Šibenik, Kroatio (tiam parto de Jugoslavio); mortis 7-an de junio 1993 en Denkendorf, Germanio, pro aŭtomobila akcidento) estis kroata korbopilkisto.

Dražen Petrović
Persona informo
Naskiĝo 22-an de oktobro 1964 (1964-10-22)
en Šibenik
Morto 7-an de junio 1993 (1993-06-07) (28-jaraĝa)
en Denkendorf
Mortokialo trafikakcidento
Tombo Mirogoj
Lingvoj kroata
Ŝtataneco JugoslavioSocialisma federacia respubliko JugoslavioKroatio
Familio
Frat(in)o Aleksandar Petrović
Okupo
Okupo basketbalisto
TTT
Retejo https://www.mmcdrazenpetrovic.hr/
vdr
Statuo de Dražen Petrović

Li estis unu el la plej bonaj korbopilkistoj de Eŭropo siatempe kaj plej sukcesa eŭropano en la usona pofesia ligo NBA. Li estis kvarfoje elektita laŭ Gazzetta dello Sport al plej bona korbopilkisto de la jaro (1986, '89, '92 kaj '93).

Petrović naskiĝis kiel filo de policisto en Šibenik, havenurbo ĉe Adriatiko. Li jam frue okupiĝis pri korbopilkado kaj en aĝo de 15 li estis jam membro de la jugoslava nacia teamo. En aĝo de 18 li estis la plej bona ludisto de Jugoslavio.

Li ludis en KK Šibenik, Cibona Zagreb (1985-1986), Real Madrid, poste en Portland TrailBlazers kaj New Jersey Nets (en NBA). Tiu lasta klubo (1991-1993) portis por li la trarompon, sukcesegon.

Li akiris kun la jugoslava korbopilka teamo en 1988 arĝentan medalon en la somera olimpiko de 1988 kaj kun la krota korbopilka teamo en 1992 same arĝentan medalon.

En 2002 Petrović iĝis membro en Basketball Hall of Fame (halo de famaj korbopilkistoj). Lia patrino malfermis muzeon en 2006 pri li.