Drakono

leĝdoninto de helena Ateno

Drakono (Δράκων; *ĉ. 650 a.K.) estis Atenano, kiu donis la unuan skriban juron por la urbo Ateno ĉirkaŭ en la jaro 621 a.K. kunigante kaj redaktante ĉiujn tiam en Ateno validajn leĝojn.

Drakono
Persona informo
Naskiĝo
en Ateno
Morto
en Egino
Lingvoj antikva greka
Loĝloko Ateno
Ŝtataneco Antikva Ateno
Okupo
Okupo leĝfaristo
vdr

Li enkondukis du gravajn novajn trajtojn en la puna juro:

  • distingo inter planita (murdo) kaj senintenca mortigo
  • instalado de specialigitaj tribunaloj por specifaj krimoj

La drakona juro estis rigardata jam en antikva Grekio kiel eksterordinare kruela, "per sango skribita". Ĝis hodiaŭ drakona estas proverba por rigora, eĉ maljuste severa puno.

Necesas tamen konsideri, ke Drakono esence nur fiksis skriban formon de la jam ekzistintaj leĝoj kaj tiel malebligis arbitran, ofte ekcesan punadon de la antaŭa tempo. Krome li klopodis anstataŭigi la praktikadon de sanga venĝo per ekskluziva pun-aŭtoritato de la tribunaloj. Tio estis decida paŝo al la fortomonopolo (la ŝtata monopolo pri laŭleĝa uzo de fizika forto kontraŭ civitanoj.

Vidu ankaŭ: Solono