Dramteatro de Erfurto

La Dramteatrejo de Erfurto (germane Schauspielhaus Erfurt) estis teatro en la centro de la ĉefurbo turingia (Klostergang nr. 4).

Dramteatro de Erfurto
teatrejo [+]

LandoGermanio
Federacia landoTuringio
Koordinatoj50° 58′ 24″ N, 11° 1′ 30″ O (mapo)50.973311.0249Koordinatoj: 50° 58′ 24″ N, 11° 1′ 30″ O (mapo)

Dramteatro de Erfurto (Turingio)
Dramteatro de Erfurto (Turingio)
DEC
Dramteatro de Erfurto
Dramteatro de Erfurto
Lokigo de Turingio en Germanio
Map
Dramteatro de Erfurto

Vikimedia Komunejo:  Schauspielhaus Erfurt [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
La dramteatro en 1988.
La kadukiĝanta dramteatro en 2013.

Historio redakti

La dramteatro konstruitis en 1897 laŭ la planoj de la arĥitekto Georg Weidenbach laŭ novbaroka stilo kiel Vereinshaus (ejo de societoj). Komisiis tion la en 1780 fondita societo Ressource, klubo por viroj kun granda influo en la urbo tiutempe[1].

Uzo post la Dua Mondmilito redakti

Jam en la 30-a de aŭgusto 1945 estis surscenejigita la opero Fidelio de Beethoven. En 1949 ekposedis la teatron la urbo kaj alikonstruigis ĝin kiel teatron sub la gvido de la arkitekto Walther Beck. Inaŭguro estis la 29-an de aŭgusto 1949 per surscenejigo de la goeta teatraĵo Ifigenio en Taŭrido.

Unue ĝi estis nomita Neues Theater (nova teatro), sed depost 1956 Schauspielhaus (dramteatro). Al tio estis ankoraŭ aldonita la t.n. Malgranda scenejo. De 1997 ĝis 2003 ĝi estis la ununura teatrego en la urbo, tial ke la Malnova Operejo estis fermita pro mankanta sekureco.

Konkurenco nevenkebla redakti

En 2002 la konsilantaro urba decidis fermi la dramteatron post malfermo de la nove konstruita Nova Teatro en la urbokvartalo Brühl. Ekde tiam la dramteatra konstruaĵo estas neglektita, neuzata kaj kadukiĝas, malgraŭ multaj ekzistantaj planoj[2].

La 1-an de majo 2013 ĝi estis perforte okupita fare de maldekstraj ekstremismuloj[3]. Seit Mai 2015 nutzt die Saxonia Media Filmproduktion Teile des Schauspielhauses für Drehs der Kinderserie Schloss Einstein.[4] Ekde majo 2015 la filmfarfirmao "Saxonia Media Filmproduktion" uzas partojn de la dramteatrejo por la porinfana serio Schloss Einstein.

Kulturcentro nova redakti

En septembro 2015 la erfurta urbokonsilantaro decidis respondecigi la porkulturan societon "KulturQuartier Erfurt e.V." (fondita en 2013) pri ellaboro de nova utiligkoncepto pri la tuta komplekso. En la 4.11.2016 fondiĝis la unua turingia kulturkooperativo kiu celas iĝi proprietulo de ĝi. Por havigi subtenantojn okazis en novembro 2015, aprilo 2016 kaj inter aŭgusto-septembro 2017 far la publiko varme akceptitaj informfoiretoj; en aprilo 2017 okazis samcele evento nomita Unfertig ornamita per kulturaj prezentadoj. Cetere, unu el la estontaj uzantoj de la komplekso estos la civitana radistacio Radio F.R.E.I..

Subnotoj redakti

  1. Trauriges Denkmal, Thüringer Allgemeine Erfurt, 27-a de julio 2013
  2. Artikolo en la taggazeto Thüringer Landeszeitung de la 18-a de aŭgusto 2010.[rompita ligilo]
  3. Thüringer Allgemeine de la 1-a de majo 2013.. Arkivita el la originalo je 2016-05-05. Alirita 2013-08-18.

Eksteraj ligiloj redakti