Generalo Drastamat Kanajan (Դրաստամատ Կանայեան), konata kiel Dro, Դրօ, n. en Iğdır, tiama Rusa Imperio la 31-an de majo 1884 - m. en Bostono la 8-an de marto 1956), estis politikisto, revoluciulo, militista komandanto de de la Armena Legio de Hitlero de la Wehrmacht, la armitaj fortoj de la Nazia Germanio, kaj membro de la Armena nacia liberiga movado kaj ankaŭ de la Armena Revolucia Federacio.

Drastamat Kanajan
Persona informo
Naskiĝo 1-an de majo 1883 (1883-05-01)
en Iğdır, Erevana Gubernio
Morto 8-an de marto 1956 (1956-03-08) (72-jaraĝa)
en Bostono
Mortokialo malsano
Tombo Q110671899
Lingvoj armena
Ŝtataneco Rusia ImperioArmena Demokratia RespublikoArmena Soveta Socialisma RespublikoUsono
Okupo
Okupo militistopolitikisto
vdr
Generalo Drastamat Kanajan

Armena Demokratia Respubliko redakti

En 1918-1920, Kanajan iĝis la Ministro de Milito en la mallongdaŭra Armena Demokratia Respubliko kaj komandis armenajn trupojn en diversaj sukcesaj militoj. La lastaj bataloj kontraŭ la Otomana Imperio ĉe la Kaŭkazo-Kampanjo esence savis la armenan respublikon de tuta detruo. Kiel ministro de Milito antaŭ la fino de 1918, li prenis respondecon ĉe la Armena-azera milito (1918-1920) kaj Kartvela-armena milito 1918. Poste en 1920, la turk-armena milito.

En 1920, post la enkadrigo de la Respubliko Armenio en Sovetunio, Drastamat Kanajan elmigris al Irano kaj poste al Germanio.

Azer-armena milito redakti

En 1920, Drastamat Kanajan avancis al la urbo Ŝuŝi. En la nokto de la 21a - 22a de marto 1920 kiam la azeroj festis Novruzon, la armenoj de Karabaĥo komencis ribeliĝi kaj organizis surprizan atakon. Dum tiuj kolizioj miloj da homoj el ambaŭ flankoj estis mortigitaj, kun pli ol 7,000 domoj bruligitaj kaj Ŝuŝi praktike purigita de la armena loĝantaro. En aprilo 1920, la bolŝevika gvidantaro de la Ruĝa Armeo informis al Drastamat Kanajan ke li forlasu Karabaĥon. Karabaĥo-Zangezuro estis sub paŭzo de armita konfrontado inter Armenio kaj Azerbajĝano, kaj Drastamat Kanajan sciis ke se li ne plenumus tiun postulon, la Ruĝa Armeo kaj la armeo de Azerbajĝano agus kune. Kanajan devis retiriĝi pro la sovetigo de Azerbajĝano kaj la asekuroj donitaj de la mesaĝistoj de Sergo Ordzhonikidze koncerne justan solvon al la Karabaĥa konflikto. En tiu situacio la 26-an de majo la deka kongreso de la Armena Nacia Konsilio de Karabaĥo, kiu okazis en la vilaĝo Taghavard, proklamis la ŝanĝon de pozicio. La "Armena Nacia Konsilio de Karabaĥo" estis anstataŭita de la "Revolucia Komitato de Montara Karabaĥo". Ĝi estis gvidita de S. Hambarcumjan. En la sama tago Drastamat Kanajan kune kun siaj unuoj estis devigita forlasi Karabaĥon.

Dua Mondmilito redakti

La mallongdaŭra armena respubliko establita en 1918 en la Suda Kaŭkazio fare de la Daŝnako estis konkerita de la rusaj bolŝevikoj en 1920, kaj ĉesis ekzisti. Dum la Dua Mondmilito, la daŝnakanoj vidis bonan eblecon en la kunlaboro kun la naziaj politikistoj por reakiri tiujn teritoriojn. La atendata premio estis armena ŝtato en nova mondo kreita de Nazia Germanio. Helpo estis donita en propagando kaj inteligenteco en kiuj la armenaj organizoj estis aktivaj. La 30-an de decembro 1941 ili formis el etnaj la armenaj la batalionon konata kiel la "812-a Armena Bataliono de Wehrmacht" sub la komando de Drastamat Kanajan konata sub lia voknomo "Dro". La legio estis trejnita de naziaj oficiroj kaj partoprenis la okupon de la Krimea Duoninsulo kaj Kaŭkazio. Post la Dua Mondmilito, Kanajan elmigris al Usono kaj daŭrigis siajn politikajn agadojn kun la celo progresigi la "armena aferon". En 1947, ĉe la Universala Kongreso de la Daŝnaka Partio, li estis pardonita pro lia kunlaboro kun naziaj politikistoj, kiam li povis pravigi sin per potencaj argumentoj, kaj estis denove elektita membro de la partio.

Morto kaj eltombigo redakti

Post la fino de la Dua Mondmilito, Drastamat Kanajan estis arestita de la usonaj fortoj, sed baldaŭ liberigita. Kanajan ekloĝis ene de la granda armena diasporo de Libano. Dum vojaĝado al Usono por kuracista helpo, li mortis en Bostono la 8-an de marto 1956.

Kun multe da pompo kaj ceremonio, la restaĵoj de Kanajan estis translokitaj al Armenio por fina entombigo en Aparan, la 28-an de majo 2000, ene de la memorceremonio de la 82-a datreveno de la Armena Demokratia Respubliko. Drastamat Kanajan, kune kun liaj famaj kamaradoj Garegin Nĵdeh kaj Andranik Toros Ozanjan, estas konsiderita granda armena gvidanto de la armenoj tutmonde.