Dreyse-monumento (Sömmerda)

La Dreyse-monumento (germane: Dreyse-Denkmal) en Sömmerda starigitis je la honoro de la inventisto de la fusilo Dreyse kaj senvualigitis en la 20.11.1909. Samtempe ĝi memoras la venkon de la soldatoj dum la germanaj unuiĝmilitoj de 1864, 1866 kaj 1870/71. Tiel ĝi nomiĝis ankaŭ porsoldata monumento. Konserviĝis nur la monumenta soklo kaj la kapo de la statuo de Johann Nikolaus von Dreyse.

Dreyse-monumento sur bildkarto

Priskribo redakti

Temas pri relative malofta duobla statuensemblo. Dreyse sidanta sur amboso kovrita de antaŭtuko leda ekplikas al ekmarŝanta soldato la teĥnikon de la de li elpensita nova pafilo. La grupo staras sur relative ebena kvadroŝtono el ŝlifita griza granito. La tuto troviĝas sur malsupra konstruaĵo el masonitaj kampŝtono. La statuaro havas altecon de pli ol 2 metroj, la tuto de ĉ. 4,5 metroj. Antaŭe estas enskribaĵo.

 
Soklo en 2017

Ĉe la malantaŭo legeblas la nomoj de kvar falintaj soldatoj (1866 respektive 1870).

 
Sokla malantaŭo, 2017

Historio redakti

La origino estis jam je la fino de la 1880-aj jaroj. En multaj komunumoj starigitis pro patriotisma elano memorigiloj por soldatoj de la militoj de 1864, 1866 kaj 1870/71, ĉefe kiel aĵoj honorigantaj la viktimecon soldatan. Ankaŭ en Sömmerda la loka porsoldata klubo ekigis en 1883 tian iniciativon kiu fiaskis pro malsufiĉa financado. Dua klopodo havi enurbe monumemnton por kvar falintoj kaj ĉ. batalintoj malsukcesis en 1894.

Kiam en la najbara vilaĝo Leubingen admireblis ekde 1906 tiucela monumento ankaŭ la planoj por Sömmerda reprenitis kaj konkretiĝis. La solena ceremonio memori la Batalon de Sedan donis la unuan okazon de monkolektado. Jam du jarojn pli malfrue, en la 3.3.1904, kolektiĝis en Berlino aro de monumentiniciantoj kiuj estis kontaktantaj iamajn laboristojn de la Dreyse-fabriko; Dreyse kiel konate tre multon bonan por sia urbo atingis. Urbestro Enzmann peris la kunvenon de urbaj gravuloj en la 25.8.1907 formi komitaton pormonumentan, kies estro iĝis Enzmann mem. Rapide regravis la malnova ideo je kombino inter aĵoj pordreyse-a kaj porsoldata. Per tia ideo eblis ankaŭ peti la riĉan familion de la Dreyse-oj engaĝiĝi. Ili fakte donacis la sumon de 15.000 markoj, do de tri kvaronoj de la kompleta sumo. La urbaj aŭtoritatoj kaj la distrikta konsilio cedis sume 3.000 markoj. La resto venis el la monujoj de privatuloj.

Sen konkursomalfermo la monumenta komitataro komisiis en aŭgusto 1908 la skulptiston Wilhelm Wandschneider, kiu tiam estis sur la kulmino kreada, proponi tri diversajn planojn. La modelo de la plej plaĉa proponitaĵo finfaritis en Berlino kaj spekteblis ekde la 2.12. en Sömmerda. Post etaj ŝanĝoj oni mendis en la 22.6. gismodelon kiu jam en la 17.9. estis finita. Laŭ ĝenerala opinio nenio plu kontraŭis produkton en la artgisejo Lauchhammer. La inaŭgurceremonio planitis por la 20.11., naskiĝtaga datreveno de Dreyse. Lastmomente nur oni konsentis pri la kia de la enskribotaĵo. Ĉi-prie ankaŭ informitis imperiestro Vilhelmo la 2-a kiu esprimis skribe sian entuziasmon.

Ĉeestis la solenan feston multaj gastoj, i.a. anoj de la familio de Dreyse kaj la skulptisto Wandschneider. Ĉie ajn en la urbo estis hisitaj flagoj kaj la eksono de la sonoriloj je la horo 12:30 markis la komencon. Ĉeestis kiel honora gast generalo Reinhard von Scheffer-Boyadel sendite fare de lia imperiestra moŝto.

Sorto post la Dua mondmilito redakti

La monumento restis netuŝita ĝis la fino de la Dua mondmilito. Jam mallonge post militofino postulis la loka t.n. kontraŭfaŝisma komitato la forigon de ĝi baziĝante sur direktivo nr. 30 de Aliancita Kontrolkonsilantaro - kvankam tie eksplicite la antaŭ la 1.8.1914 kreitaj artaĵoj malinkluzivigitis. En la 10.1.1947 la urbestro ricevis la ordonon de la sovetia urbokomandanto kiel eble plej baldaŭ detrui ĝin. Situo originalplace estis ĝis 1946.

Sekve la artaĵo malmuntitis kaj deponitis sub vualo sur la firmaa grundo de la sömmerda-a filio de Rheinmetall-Borsig ĉar ne estis tuja fand-eblo. Otto König, socialdemokrato kaj historiema kunlaboranto, provis malhelpi la detruon: sed la artaĵo separitis kaj ĝiaj partoj enfositis en ne plu funkcianta gruzejo firmaa. Dum konstrulaboroj laboristoj trovis en 1985 ambaŭ kapojn. Post kiam la sekvintan matenon la historia societo Interessengemeinschaft Stadtgeschichte Sömmerda informitis ĉi-prie oni ne povis prezenti al la societanoj nur la kapon de Dreyse dume la soldata kapo pereis. Koncerne la soklon: ĝi transportitis en 1947 en la ĝardenon de la tiama meza lernejo kaj pionirdomo de ĉe Kölledaer-strato. Sen iaj ŝanĝiĝoj ĝi poste uzitis kie bazaĵo de monumento por Ernst Thälmann. Post Turniĝo urboplibeligemuloj instigis la monumentan rekonstruon kaj restarigon: tiu ĉi plano ne realiĝis pro manko de intereso kaj monrimedoj. Okaze de la 100-a datreveno stariga en la 20.11.2009 faritis dum ĉeesto de idoj de la Dreyse-familio memorado kaj pri la inĝeniero kaj entreprenisto kaj pri la artisto. Por tio la soklo (sen Thälmann-busto kiu ne plu ekzistis) provizore venis al la iama loko de ĉe bazarplaco. Planoj finfine trovi novan lokon almenaŭ por la soklo ne plusekvitis pro ke la monumentfundamentoj ekde 2017 kuŝas inter malnovaj konstrumaterialoj sur deponejo de la municipa konstruaferdisponigejo.

Replikoj redakti

 
Repliko statua ĉe burgomuzeo de Plau am See)

De la Dreyse-artaĵo ekzistas replikoj etformataj. Verŝajne en kunteksto kun la inaŭguro en 1909 fariĝis 37 centimetrojn alta bronza repliko malnumerita kiu kun dediĉteksto donitis al familianoj de Dreyse. Ĝi donitis en 2009 kune kun aliaj dokumentoj kaj statuetoj el la postlasitaĵaro familio al la muzeanoj de Sömmerda. Laŭ gazetartikolo de Sömmerdaer Zeitung de la 16.11.1912 aliaj similaĵoj faritaj fare de la skulptisto Wandschneider servis kiel donacoj por retiriĝantaj oficiroj de la infanteria pafolernejo de Spandau; nombro ekzakta ne konatas. Unu ekzemplero signita sed sen soklo anoj de Sömmerdaer Heimat- und Geschichtsverein e.V. aĉetis en 1997 aŭkcie. Alia venditis en 2011/12 en Usono. Ekde 2018 unu ekzemplero troviĝas kiel ludonitaĵo en la Wandschneider-ekspozicio en la Burgomuzeo de Plau am See.

Literaturo redakti

  • O. Hesse: Festschrift zur Enthüllungsfeier des Dreyse-Kriegerdenkmals in Sömmerda am 20.11.1909
  • Fest-Zeitung zur Enthüllungsfeier des Dreyse-Kriegerdenkmals am Sonnabend, den 20. November 1909
  • Das Dreysedenkmal in Sömmerda. In: Beiträge zur Heimatgeschichte, Heft 14 (eldonis Sömmerdaer Heimat- und Geschichtsverein e. V.)
  • Stadtgeschichte informativ: Was geschah vor 100 Jahren. Ĉe: Sömmerdaer Stadtnachrichten (Amtsblatt der Stadt Sömmerda), Nr. 46/18.11.2009, p. 10 ss.
  • Stadtgeschichte informativ: Ehrung und Erinnerung an Sömmerdaer Nicolaus von Dreyse. Ĉe: Sömmerdaer Stadtnachrichten (Amtsblatt der Stadt Sömmerda), Nr. 48 de la 2.12.2009, p. 10

Eksteraj ligiloj redakti

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Dreyse-Denkmal Sömmerda en la germana Vikipedio.

51.161811.1174