Drumheller estas urbo en la badlandoj de orient-centra Alberto, je la bordoj de la Rivero Red Deer. Ĝi situas 110 km nordoriente de Kalgario.

Drumheller
angle: Drumheller
urbo
Vido el dinosaŭra faŭko al Drumheller
Oficiala nomo: Town of Drumheller
Ŝtato Kanado Kanado
Provinco Alberto
Regiono Suda Alberto
Censodistrikto Censodistrikto 5
Municipa distrikto D 47 Starland
Muzeo Reĝa Muzeo Tyrrell
Rivero Red Deer
Situo Drumheller
 - alteco 670 m s. m.
 - koordinatoj 51° 27′ 49″ N 112° 43′ 10″ U / 51.46361 °N, 112.71944 °U / 51.46361; -112.71944 (mapo)
Areo 107,93 km² (10 793 ha)
Loĝantaro 8 029 (2011)
Denseco 74,39 loĝ./km²
Parko Provinca Parko Midland
Korporaciiĝo 1930
Gvidantaro Urbokonsilio de Drumheller
Urbestro Terry Yemen
Horzono UTC (UTC-7)
 - somera tempo UTC (UTC-6)
Poŝtkodo T0J
Telefona antaŭkodo +1-403
Situo enkadre de Kanado
Situo enkadre de Kanado
Situo enkadre de Kanado
Situo enkadre de Alberto
Situo enkadre de Alberto
Situo enkadre de Alberto
Situo enkadre de Nord-Ameriko
Situo enkadre de Nord-Ameriko
Situo enkadre de Nord-Ameriko
Vikimedia Komunejo: Drumheller
Retpaĝo: www.dinosaurvalley.com
Badlandoj proksime de Drumheller

Historio redakti

Dum la 1930-aj jaroj, kiam multe uziĝis karbo por industrio kaj domo-hejtado, la nombro de loĝantoj de Drumheller atingis 30.000 kaj Drumheller korporaciiĝis kiel urbo en la jaro 1930. Tiam Drumheller estis la plej granda produktanto de karbo en okcidenta Kanado; nun ĝi kontribuas al aktiva energi-industrio kaj povas fieri pri la due plej granda rezervo de tergaso en Alberto, la Gaskampo Okcidenta Drumheller. Por profiti de provincaj kaj federaciaj donacioj, en 1997 Drumheller nuligis sian urban ĉarton kaj reprenis la administran statuson de urbeto. Kun 111 kvadratkilometroj, Drumheller estas la plej granda urbeto de Alberto laŭ areo; la valo en kiu ĝi situas varias de 2 km laŭlarĝe kaj 22 km laŭlonge.

Drumheller ankaŭ funkcias kiel ia "Eta Holivudo" pro tio ke oni ĝis nun elektis ĝin kiel scenejon por pli ol 50 reklamoj, muzik-videofilmoj kaj kinofilmoj, inter ili Shanghai Noon, Unforgiven, Knockaround Guys kaj Rat Race.

Vidindaĵoj redakti

Sude de la ponto je Ŝoseo 9 norde kaj sude oni povas trovi la Plej Grandan Dinosaŭron de la Mondo, tio estas 30 metrojn alta Tyrannosaurus rex en kiu oni povas supren grimpi por vidi la ĉirkaŭan pejzaĝon kaj la apudan nokte lumigatan fonton, kiu ŝprucas akvon 25 metrojn en la aeron.

 
La Plej Granda Dinosaŭro de la Mondo (Informejo de Drumheller)

Inter aliaj vizitindaĵoj de Drumheller estas La Pendoponto, Karbominejo Atlas (la lasta libere staranta mineja malŝarĝilo en Kanado), Skimonto de Valo Drumheller, la Paskoteatraĵo de la Kanadaj Badlandoj, Huffera Kanjono, Akvoŝpruca Parko, Akvoplekso kun du internaj kaj du eksteraj naĝbasenoj, Ĉevalŝtelista Kanjono, huduoj, Provinca Parko Midland, Hotelo Rosedeer en Wayne, 27 kilometroj da konstruitaj vojetoj, Pramŝipo Bleriot, Lerneja Muzeo de East Coulee, Hejmbiena Muzeo, Reptilia Mondo (la plej granda elmontraĵo de reptilioj en Okcidenta Kanado), Preĝejeto sidiganta milojn (po dek), kaj ĉio ĉi en impona parkeca ĉirkaŭaĵo.

Reĝa Muzeo Tyrrell redakti

La Reĝa Muzeo de Paleontologio Tyrrell estas mondfama muzeo en kiu estas la plej granda kolektaĵo de dinosaŭraj fosilaĵoj sub unu tegmento. Ĝi gastigas 500.000 vizitantojn jare, kaj tiel estas la plej vizitata de ĉiuj provincaj muzeoj. La Reĝa Muzeo Tyrrell troviĝas en la nordokcidento de Drumheller kaj estas alirebla de la Norda Dinosaŭra Rapidvojo.

Amaskomunikiloj redakti

En Drumheller oni povas ricevis signalojn de la radiostacioj and televiziaj stacioj en Kalgario kaj Medicine Hat. Ĝi havas neniun propran televizian stacion, sed ĝi havas du radiostaciojn proprajn kaj resendigilojn:

Radiostaciooj redakti

  • AM 910: CKDQ "Q91 Cat Country" (country)
  • FM 91.3: CKUA-FM-13 (variety)

Televiziaj stacioj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

  Three Hills Stettler Coronation  
Airdrie
Beiseker

 
   Drumheller   
 

Hanna
Strathmore Bassano Brooks