Du Jarojn antaŭ la Masto

Du Jarojn antaŭ la Masto (en:Two Years Before the Mast) estas aŭtobiografieca (?) romano far la Usona aŭtoro Richard Henry Dana, Jr., verkita post dujara mar-vojaĝo komencigita en 1834.

Two Years Before the Mast
skribita verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Richard Henry Dana
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Eldondato 1840
Eldonejo Harper
Ĝenro taglibro
vdr

Preludo redakti

Estante ĉe Kolegio Harvard Dana suferis atakon de morbilo (rubeolo?) kio influaĉis lian vidipovon. Pensante, ke vojaĝo povos helpi lian vidivon, Dana, prefere ol fari la Grandan Turismadon kian tradicie faras la plejmulto de liaj samklasanoj (kaj krome nepova elteni la elspezon), kaj iom estante nekonformemulo, forlasis Harvardon por fariĝi ordinara maristo sur vojaĝo ĉirkaŭ Kabon Hornan, sur la brigo Pilgrim. Li revenis al Masaĉuseco post du jaroj per la Albert (kiu forvelis de Kalifornio pli frue ol la Pilgrim).

Li taglibris trae tra la vojaĝo, kaj reveninte li verkis rekonata Usonan klasikaĵon, Du Jarojn antaŭ la Masto, eldonita en 1840, samjare kiel lia akceptiĝo en la advokataron.

Historio de maristo redakti

La termino antaŭ la masto aludas al la ŝiploĝejoj de ordinaraj maristoj — en la teŭgo, en la antaŭo de la ŝipo. Lia verkaĵo antaŭmontras lian postan socian senton por la suprematoj; li poste fariĝis elstara kontraŭ-sklavisma aktivulo kaj helpis fondi la Partion Libera Tero (en).

Notindas, ke li ne dekomence celis verki Du Jarojn antaŭ la Masto kiel mar-aventuro, sed jes por akcenti kiel malbone traktiĝas ordinaraj maristoj sur ŝipoj. Ĝi rapide furoriĝis bona vendiĝemaĵo.

La veturo redakti

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

En la libro, kiu tempe situas iinter la jaroj 1834 kaj 1836, Dana provizas vevecan historion de la vivo de ordinara maristo surmare kia ĝi vere estas. Li velas de Bostono, ĉirkaŭ Kabon Hornan, alvenanta Kalifornion kiam tiu estis distega Meksikia tero, kaj San Diego, San Pedro, Losanĝeleso, kaj San Francisko ne multe pliis ol kelkaj ŝedoj. Li donas priskribojn pri ĉebordiĝado ĉe la unuopaj havenoj laŭ la Kalifornia marbordo tiel, kiaj tiuj tiam ekzistis. En la libro li faras informege ĝustan prognozon pri la estonteco de San Francisko. Li ankaŭ donas beletan priskribon pri altsocia geedziĝo inter la "Californios" (Kalifornianoj).

Lia ŝipo veturis por interŝanĝi varojn de la oriento (de Usono) por bovfeloj. Pro tio, ke li estis la edukita homo sur sia ŝipo, li lernis la Hispanan kaj fariĝis interpretisto. Li amikiĝis kun iu Kanaka (indiĝeno de la estonta Havajio), poste savante ties vivon kiam lia rasista kapitano preferis lasi tiun morti. Li pasigis sezonon en San Diego preparante felojn por la veturo hejmena.

Revenvojaĝante ĉirkaŭ la Kabo Horna meze de la Antarktika vintro, li priskribas timegigajn ŝtormojn kaj nekredeblan belecon, donante vivecajn priskribojn pri glacimontoj, kaj pri la skorbuto kiu afliktis la membrojn de la ŝipanaro.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

La eldonoj de 1869 kaj 1911 redakti

En 1869, Richard Henry Dana Jr. aldonis apendicon titolitan Dudek Kvar Jarojn Poste. Tiu apendico rakontas lian viziton Kalifornion post la Orhasto (en:Gold Rush). Dum la veturo li revizitis kelkajn lokojn menciitajn en la libro aldone al tio, ke li intervidiĝis kun pluraj malnovaj amikoj, inkluzive de iuj jam menciitaj.

En 1911, filo de Dana, Richard Henry Dana la 3-a aldonis enkondukon kiu detaligis la postan historion kaj fatalon de la ŝipoj, kaj de iuj personoj kun kiuj la laganto jam igitis koniĝinta.

Legaco redakti

Ĉe la eko de la Kalifornia Orhasto (California Gold Rush) en 1849, la libro de Dana estis unu el la malmultaj ekzistantaj libroj kiuj priskribis Kalifonion, kio ege pliigis la legantaron kaj legacon de la libro kaj la famon de Dana. Kiam li revenis al San Francisko en 1859 oni traktis lin ioma renomulo.

Unue la promontoron kaj poste la urbon, Dana Point, en Suda Kalifornio oni nomis honore al li.

Estas tri submezlernejoj en Kalifornio kiuj nomiĝas per la nomo de Dana: unu en San Pedro, unu en Arcadia, kaj unu en Chatsworth.