Dua Balkana milito

Dua Balkana milito (bulgare Междусъюзническа война, serbe Други балкански рат, greke Β΄ Βαλκανικός Πόλεμος) — mallongdaŭra milito inter la 29-a de junio kaj 29-a de julio 1913 pri disdivido de Makedonio, komencita kaj malgajnita de Bulgario.

Antaŭhistorio redakti

Rezulte de la Unua Balkana milito, laŭ la Londona packontrakto (1913) Bulgario gajnis relative grandajn terenojn. Tamen tiujn terenojn ŝatis havigi al si Grekio (suda Makedonio kaj okcidenta Trakio) kaj Serbio (kiu ne ekhavis aliron al la Adriatika maro kaj volis rekompenci tion per grandigo de sia parto en Makedonio). Krome Serbio kaj Grekio ŝatis havi komunan limon por ebligi transportadon de serbaj varoj per la grekaj havenoj. Aŭstro-hungara kaj germana diplomatioj spronis tiujn interesojn de Serbio kaj Grekio, cele al disfaligo de la Balkana unio.

La 1-an de junio 1913 Grekio kaj Serbio subskribis kontraŭbulgaran militan union. Pli poste al ĝi aliĝis ankaŭ Rumanio, kiu postulis de Bulgario parton de Dobruĝa pro sia neŭtraleco en la Unua Balkana milito. Rusio estis kontraŭ la disfalo de la Balkana unio kaj alvokis solvon de la miskomprenoj per konferenco de premieroj, tamen paradokse trolongigis preparon de la konferenco. Intertempe Bulgario postulis transdoni al ĝia kontrolo ĉiujn terenojn en Makedonio, laŭ la serbo-bulgara interkonsento de 1912. Kiam Serbio rifuzis, Bulgario revokis sian ambasadoron el Beogrado.

La 22-an de junio Bulgario postulis de Rusio urĝe fari la proponitan konferencon, alikaze ĝi promesis starti militon kontraŭ Serbio kaj Grekio.

Bataloj redakti

Nokte al la 30-a de junio armeo de Bulgario atakis serbajn kaj grekajn trupojn en Makedonio sen anonci la militon. La bulgara komandantaro planis rapide venki komence grekojn, poste la serbojn, ĝis kiam Rumanio sukcesos fari mobiligon. Tamen la fortoj evidentiĝis nesufiĉaj.

Jam la 2-an de julio grekoj sukcesis kontraŭataki. La 10-an de julio kontraŭ Bulgario ekmilitis Rumanio: ĝia armeo avancis al Sofio sen renkonti signifan kontraŭstaron. La 12-an de julio militon anoncis Turkio kaj post dek tagoj okupis Adrianopolon (Edirne).

Fine de la milito Bulgario sukcesis ŝanĝi disvolviĝon de la milito kontraŭ Grekio: en montaro estis ĉirkaŭita 40-mil-kapa grupo da grekaj soldatoj, sed tio ne ŝanĝis rezulton de la tuta milito. La 29-an de julio Bulgario kapitulaciis.

La militon de ĉiuj flankoj partoprenis 1,8 mln da soldatoj. El ili 77,5 mil mortis de vundoj kaj malsanoj.

Sekvoj de la milito redakti

La Dua Balkana milito finiĝis per Bukareŝta packontrakto, subskribita la 10-an de aŭgusto 1913. La packontrakto fiksis perdon de preskaŭ ĉiuj terenoj novakiritaj dum la Unua Balkana milito de Bulgario. Serbio kaj Grekio disdividis inter si Makedonion. Rumanio ekhavis sudan Dobruĝon. La Osmana Imperio rehavigis al si la parton de Trakio kun Adrianoplo (Edirne).

Ĝuste la malgajno de Bulgario en la Dua Balkana milito kaŭzis ĝian partoprenon en la Unua mondmilito flanke de Germanio, kontraŭ Serbio kaj Grekio.