Kiel Dua Viena Skolo ankaŭ Nova Viena Skolo oni nomas en la muzikhistoriola komponistaron, formiĝintan ĉirkaŭ Arnold Schönberg (pro tio ankaŭ nomata Schönberg-Skolo) komence de la 20-a jarcento en Vieno, kiu decide influis la evoluon de la Nova Muziko.

Arnold Schönberg (1938), komponisto, fondinto de la Dua Viena Skolo kaj inventinto de la dudektonismo

Krom Schönberg al la pli malvasta rondo apartenis liaj du lernantoj Alban Berg kaj Anton Webern, kiuj ekde 1904 sekvis siajn lecionojn (poste alvenis iliaj kaj pluaj lernantoj de Schönberg). Post fazo de libera maltonaleco (ekde 1908) Schönberg evoluigis komence de la 20-aj jaroj la t.n. dekdutonisman teknikon, kiun tranprenis kaj memstare modifis kaj pluevoluigis liaj lernantoj. Schönberg je tio defendis sian opinion, ke li nur trovis kaj ne eltrovis la dekdutonisman muzikon, ĉar ĝi laŭ sia opinio jam ĉiam ekzistis, sed nur estis malkovrita per li.

Malgraŭ ĉi tiu novigo, precipe por la muzika publiko ŝajne radikala, la Dua Viena Skolo sin konsideris ero de tradicilinio ekde la komponistoj de la Viena klasiko trans Johannes Brahms ĝis Gustav Mahler. Kiel komuna komponprincipo de ĉi tiuj antaŭuloj, ĉe kiu oni teorie ekligis, oni konsideris la prilaboradon de muzikaj motivoj kaj temoj en la variacia formo. Ĉi tiu konscia daŭrigo de la tradicio distingas la Duan Vienan Skolon ekz. disde la dua grava tendenco en la muziko de la 20-aj jaroj, la novklasikismo, en kiu oni strebis distancigi sin disde la antaŭa epoko de la romantiko. La Dua Viena Skolo disfalis en la 30-aj jaroj. La decidaj kaŭzoj estus la deviga elmigrado de Schönberg Usonen post la Nazia potencopreno en Germanio en Germanio samkiel la morto de (1935). Tamen ekde ĝi post la Dua Mondmilito devenis granda influo sur multajn komponistojn.

Pluaj gravuloj de la Dua Viena Skolo estis i.a.

Anton Webern, lernanto de Schönberg kaj grava komponisto de la Dua Viena Skolo

Literaturo redakti

  • René Leibowitz: Schoenberg et son école (1947). Parizo: Janin, 1947
  • Rudolf Stephan (Hg.): Die Wiener Schule, = Wege der Forschung Bd.643, Darmstadt: Wissenschaftliche Buchgesellschaft 1989. – 23 analytische Aufsätze zu den Werken Arnold Schönbergs, Alban Bergs, Anton Weberns.
  • Schönbergs Verein für musikalische Privataufführungen, Musik-Konzepte Bd. 36 (Hg: Heinz-Klaus Metzger und Rainer Riehn), München 1984. – mit detailliertem Überblick aller Konzerte des Vereins.
  • Carl Dahlhaus (Hg.): Die Wiener Schule heute, = Veröffentlichungen des Instituts für Neue Musik und Musikerziehung Bd.24, Mainz 1983. – 9 Beiträge
  • Briefwechsel der Wiener Schule [1]

Eksteraj ligiloj redakti