Dua apostola vojaĝo de la papo Johano Paŭlo la 2-a al Pollando

Dua apostola vojaĝo de la papo Johano Paŭlo la 2-a al Pollando okazigita en la tagoj 16–23 de junio 1983.

La dua pilgrimado okazis dum enkondukita milita stato en Pollando la 13-an de decembro 1981. Ekleziaj regopovoj deziris inviti la papon jam en 1982, preparante Jubileon de 600-jariĝo de la bildo de Nigra Madono. Pola Episkoparo ne trovis favoran akcepton de la ŝtataj regopovoj. Oni tamen apogis sekvan termin kaj organizis alvenon de la papo junie 1983. Tio estis unua vizito post atencoj al la papo, kiuj okazis la 13-an de majo 1981 kaj 12-an de majo 1982. Johano Paŭlo la 2-a beatigis 3 polojn: Urszula Ledóchowska, Rafał Kalinowski kaj Albert Chmielowski. Slogano de la pilgrimo estis la vortoj: "Pacon al Vi, Pollando, mia Patrio".

El trapaso de la pilgrimo redakti

Malgraŭ timoj pro la krizostato mankis perturboj. Laŭ raportoj de sekureca servo en diservoj kaj renkontoj kun la papo patoprenis 7 milionoj de personoj.

Predikoj kaj alparoloj redakti

Predikoj kaj tekstoj de la papaj alparoloj kune kun de akompanataj funkciuloj estis eldonitaj en 1987 de la Eldonejo Sankta Adalberto sub la titolo "Persistu en la amo kaj espero"

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti