Dubník
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Dubník (apartigilo) |
Dubník, hungare Csúz [ĉUz] estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Nitra, en Distrikto Nové Zámky.
Dubník | |
hungare: Csúz | |
municipo | |
Dubník
| |
Oficiala nomo: Dubník | |
Lando | Slovakio |
---|---|
Regiono | Regiono Nitra |
Distrikto | Distrikto Nové Zámky |
Historia regiono | Supra Hungarujo |
Rivero | Paríž |
Situo | Dubník |
- alteco | 146 m s. m. |
- koordinatoj | 47° 57′ 29″ N 18° 24′ 42″ O / 47.95806 °N, 18.41167 °O (mapo) |
Areo | 41,006 km² (4 100,6 ha) |
Loĝantaro | 1 724 (31.12.2010) |
Denseco | 42,04 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1236 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 941 35 |
Telefona antaŭkodo | +421-35 |
Aŭtokodoj | NZ |
NUTS | 503169 |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Situo enkadre de Regiono Nitra
| |
Vikimedia Komunejo: Dubník | |
Retpaĝo: www.obecdubnik.ocu.sk | |
Portalo pri Slovakio |
Situo redakti
La vilaĝo situas sur malebenaĵo en kaldrono, ĉe kunfluejo de 2 rojoj, laŭ traira flankovojo. Nové Zámky troviĝas 22 km.
Historio redakti
La vilaĝo estis loĝata dum la neolitiko. La unua mencio pri la loko devenis el 1236 en formo Chus. En 1910 loĝis tie 1912 da homoj (hungaroj en majoritato, slovakoj en minoritato). Ĝis 1919 la vilaĝo apartenis al Komárom (reĝa departemento), al la distrikto de Udvard. Poste la vilaĝo iĝis parto de Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj senrajtiĝis laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis tie 1775 da homoj (1143 hungaroj, 580 slovakoj).
Vidindaĵoj redakti
Famuloj redakti
En la iama Csúz naskiĝis:
- hungara ministro Dénes Berinkey
- hungara abelisto Kálmán Sőtér.