Dudekuma sistemo estas sistemo de kalkulado, bazita sur la pozicia principo skribi nombrojn, kies bazo estas 20. Tiu nombrosistemo, kune kun la Dekuma sistemo, estas tutmonde disvastigita.

Eŭropaj lingvoj redakti

  • En la eŭska la sistemo de kalkulado uzas la dudekuman sistemon: hogei 'dudek', hogeita hamar 'dudek kaj dek', berrogei 'duoble dudek', berrogeita hamar 'duoble dudek kaj dek'... Laŭ la germana lingvisto Theo Vennenmann, la dudekuma sistemo kelkfoje renkontata en kelkaj lingvoj de Eŭropo estus influo de eŭska substrato, kiu poste estus disvastiĝinta al aliaj lingvoj, ĉefe la kelta lingvaro, kaj tra ĝi al lingvoj kiel la franca kaj la dana. Tamen, laŭ Karl Menninger, la dudekuma sistemo devenis de la Normandoj kaj tra ili disvastiĝis al okcidenta Eŭropo.
  • Kvankam la hindeŭropa sistemo de kalkulado estas dekuma sistemo, en multaj lingvoj de eŭropo troviĝas spuroj de la dudekuma sistemo, atribuita al la kelta sistemo, kiu kiel supremenciite povus esti influita de praeŭropaj lingvoj:
    • Dudek (vingt) estas baza nombro en la franca. Ekzemple, quatre-vingts signifas kvaroble dudek (4x20), tio estas, 80.
    • Dudek ankaŭ estas baza nombro en la dana. Tres (mallongigo de tresindstyve) estas trioble dudek (3x20), t.e. 60; firs (mallongigo de firsindstyve) signifas kvaroble dudek (4x20), t.e. 80. Halvtreds signifas (3 – ½) x 20, t.e. 50; halvfjerds signifas (4 – ½) x 20, t.e. 70; kaj halvfems signifas (5 – ½) x 20, t.e. 90.
    • Dudek (ugain) same estas baza nombro en la gaela lingvaro, kvankam en la fino de la 20-a jarcento oni ekpreferis la dekuman sistemon, farante ke la dudekuma sistemo konvertiĝu en la "tradician". Deugain estas duoble dudek (2x20), t.e. 40. Sammaniere trigain estas 3-oble 20, t.e. 60.
    • En la malnova brita monsistemo, estis dudek ŝilingoj en ĉiu Sterlinga pundo. Sammaniere, en la angla, oni historie kalkulis per dudekoj (scores), kiel en la fama Diskurso apud Gettysburg de Abraham Lincoln, kiu komenciĝas per la frazo "Four score and seven years ago..." ("Antaŭ kvar dudekoj kaj sep jaroj...").

Aziaj lingvoj redakti

  • En la santala, unu el la mundaj lingvoj de Barato, "kvindek" estas havata per bār isī gäl, laŭlitere "du dudek dek."[1] Sammaniere, en la gata, alia munda lingvo de Barato, la kompleksaj numeraloj uzas la dekuman sistemon ĝis 19 kaj dekuman-dudekuman sistemon ĝis 399.[2]

Sudamerikaj lingvoj redakti

Centramerikaj lingvoj redakti

Referencoj redakti

  1. Gvozdanović, Jadranka. Numeral Types and Changes Worldwide (1999), p.223.
  2. Chatterjee, Suhas. 1963. On Didei nouns, pronouns, numerals, and demonstratives. Chicago: mimeo., 1963. (cf. Munda Bibliography Arkivigite je 2020-10-22 per la retarkivo Wayback Machine at the University of Hawaii Department of Linguistics)

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti