Duggingen

komunumo de Svislando
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Duggingen (stacidomo).
Duggingen
Blazono de Duggingen
Kastelo Angenstein en Duggingen
komunumo en Svislando
Kantono Bazelo Kampara
Distrikto Laufen
Koordinatoj  47° 14′ 9″ N 7° 36′ 22″ O / 47.23583 °N, 7.60611 °O / 47.23583; 7.60611 (mapo)Koordinatoj: 47° 14′ 9″ N 7° 36′ 22″ O / 47.23583 °N, 7.60611 °O / 47.23583; 7.60611 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1436
Areo 5,86 km²
Alteco 339 m super marnivelo
Poŝtkodo 4202
Komunumkodo 2785
Mapo de Duggingen
vdr

Pri la komunumo redakti

Duggingen estas komunumo en la distrikto Laufen en Kantono Bazelo Kampara, Svislando. Ĝi havis 1436 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio redakti

Duggingen situas en la okcidento de la distrikto Laufen, ĉe la bordo de la rivero Birs.

De la komunuma areo de 5,86 km² estas utiligataj 30% por agrikulturo, 57% kovritaj de arbaro, troviĝas 12% en la konstruebla zono, kaj estas 1% dezerat.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Duggingen limas al Aesch, Pfeffingen, Grellingen, Seewen, Hochwald, Dornach kaj Himmelried.

Trafiko redakti

La komunumo Duggingen situas ĉe la ĵurasa fervojo de Bazelo al Delemonto, kiu estas servata de la regiona trajnlinio S3.

Ĉe Duggingen finas la kantona rapidstrato H18, kiu konektas la regionon al la nacia aŭtoŝosereto.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Duggingen datiĝas el la jaro 1330 kiel Tuggingen.

En mezepoko Duggingen apartenis al la Baronejo Pfeffingen kaj kun ĉi-lasta venis sub la regado de la Princepiskopejo Bazelo. Post la Franca Revolucio de 1792 Duggingen apartenis dum kelkaj monatoj al la Raŭraĥa Respubliko kaj poste ĝis 1814 al Francio. La Viena Kongreso atribuis la vilaĝon en 1815 al Kantono Berno kaj en 1994 ĝi transiris kun la distrikto Laufen al Kantono Bazelo Kampara.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti