Dukato

pasinteca Eŭropa monero

Dukato estis ora monero uzata en diversaj partoj de Eŭropo de la mezepoko ĝis la komenco de la 20-a jarcento. Dukatoj havis or-enhavon de 986/1000 kaj mason de 3,537 gramoj.

Dukato
valuto • coin type
Ŝtato:
Subdivido:
Kodo laŭ ISO 4217:
Mallongigo:
vdr
Venecia dukato de dogo Michele Steno (1400)
Aŭstra ora dukto

La dukaton enkondukis la respubliko de Venecio en 1284 sub doĝo Giovanni DANDOLO (1280–1289). Tiu monero montris averse la doĝon surgenua antaŭ Sankta Marko (la patrono de Venecio) kaj malaverse Jesuon Kriston kaj la surskribon "SIT T XPE DAT Q T – REGIS ISTE DVCAT". Tio signifas latine sit tibi Christe datus quem tu regis iste ducatus " signifante, "estu al vi, Kristo, donita, tiu ĉi duklando, kiun vi regas". Pro tiu surskribo la vorto "ducatus" [dukAtus] iĝis nomo de pluraj veneciaj moneroj, ankaŭ arĝentaj, sed poste la signifo reduktiĝis al la oraj. Alia nomo por la dukato estis zekino.

Dukatoj poste estis stampitaj de aliaj ŝtatoj (kun aliaj bildoj, sed la sama pezo), ĝis post la Unua Mondmilito. En Germanio ĝi estis deklaria "imperia pagilo" (Reichsmünze) en 1559; ĝia jura stato en Aŭstrio estas pridisputata. En 1857 la Germana Doganunio nuligis la oficialan statuson de la dukato, kaj en 1858 Aŭstrio deklaris, ke ĝi ne (plu?) estas oficiala pagilo.

Dukatoj estas nun komercataj nur laŭ la materia valoro de la oro kaj eventuala kolektista valoro.

Vidu ankaŭ redakti