Duko de Lankastro

(Alidirektita el Duko de Lankastero)

Ekzistis pluraj dukoj de Lankastro dum la 14-a kaj 15-a jarcentoj. La duklando de Lankastro estis kreita trifoje.

Duko de Lankastro
Dinastio
pozicio
Apero 6-a de marto 1351 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Henriko, princo de Kimrio estis la lasta, kiu portis la titolon, antaŭ ol ĝi fandiĝis kun la krono, kiam li iĝis Henriko la 5-a

La unua kreado okazis la 6-an de marto 1351, por Henriko de Grosmont, pranepo de Henriko la 3-a. Li estis ankaŭ 4-a grafo de Leicester, 1-a grafo de Derby kaj 1-a grafo de Lincoln. Kiam la duko mortis en 1361, tiu kreaĵo ekstingiĝis.

La dua kreado okazis la 13-an de novembro 1362, por Johano de Gaunt, kiu estis kaj la bofilo de la unua duko kaj la kvara filo de Eduardo la 3-a. Johano edziĝis al Blanka de Lankastro, filino de la 1-a duko de la unua kreado. Kiam la unua duko de tiu ĉi kreado mortis la 4-an de februaro 1399, la duklando transiris al la filo de Johano, Henriko de Bolingbroke, 1-a duko de Hereford.

La tria kreado okazis la 10-an de novembro 1399 por Henriko de Monmouth, princo de Kimrio, plej aĝa filo de la nova reĝo, kiu mem estis antaŭe duko de Lankastro. Kiam la 1-a duko iĝis reĝo Henriko la 5-a en 1413 la duklando iĝis parto de la krono denove.

Notu ke, laŭ angla tradicio, en ĉiu kreado oni rekomencas la numeradon per nova "1-a duko" de Lankastro.

Dukoj de Lankastro, unua kreado (1351) redakti

 

Dukoj de Lankastro, dua kreado (1362) redakti

 

Dukoj de Lankastro, tria kreado (1399) redakti

 

Vidu ankaŭ redakti