Dumetala monero estas monero, kiu ekzistas el du videble diversaj, ne miksitaj metalojalojoj. Plej ofte tiaj moneroj konsistas el ronda kerno de unu materialo kaj ĉirkaŭa ringo de la alia materialo.

La vorto ne konfuziĝu kun la dumetalismo, kiu signas la sistemon de valuto, kies stabileco estas garantiita per du metaloj (plej ofte arĝento kaj oro).

Moneroj, kiuj konsistas el unueca miksaĵo de diversaj metaloj, do el alojo, ne plenumas la supran difinon kaj en valuta lingvaĵo ne nomatas "dumetalaj moneroj". Konataj dumetalaj moneroj estas la moneroj de 1 kaj 2 Eŭroj aŭ tiu de 10 tajlandaj bahtojm kiu tre similas al la 2-eŭra monero.

Unu el pluraj kialoj por la produktado de dumetalaj moneroj estas, ke ili pli malfacile falsigeblas ol unumetalaj moneroj.

Historio redakti

 
dumetala monero de 500 italaj liroj - la unua regula monero dumetale produktata (1982)

Unuafoje dumetalaj moneroj produktiĝis en la 1970-aj jaroj. Konatas ekzemple la monero de 500 italaj liroj - la unua regula monero dumetale produktata, kiu ekestis inter la jaroj 1982 kaj 2001. Post 2001 dumetalaj moneroj draste kreskis je tutmonda konateco, ĉar la moneroj de 1 kaj 2 Eŭroj, cirkulantaj en granda parto de Eŭropo kaj en monda komparo grandkvante produktitaj, same produktiĝis dumetale. Ĉe la 1-eŭraj moneroj la ringo estas el orsimile brilanta alojo de nikelo kaj latuno, dum la arĝentosimile brilanta kerno estas el alojo de kupro kaj nikelo. Ĉe la 2-eŭraj moneroj estas inverse, do la orosimila parto estas kerne kaj la arĝentosimila ekstere. Same dumetale produktataj ekzemple estas la moneroj de 2 kaj 5 polaj zlotoj, de 2 kaj 5 litovaj lidoj aŭ de 2 latvaj latoj. En 2005 ankaŭ Turkio ĉe siaj moneroj de 50 cendoj (Kuruş) kaj 1 turka liro enkondukis dumetalajn monerojn.

Komence de la 1990-aj jaroj en Rusio produktiĝis iu tipoj de moneroj, kiuj ekstere aspektis kvazaŭ dumetalaj, sed fakte sub la surfaco ne estis. Ili havis kernon el ŝtalo, kiu surface havis maldikan tavolon ekstere de nikelo kaj centre de latuno. Ĉar ili tamen ne konsistas el du kompletaj malsammetalaj partoj, ili ne konsideriĝas "dumetalaj".

Eksteraj ligiloj redakti