Dunabogdány (dunabogdAnj) estas vilaĝo en Hungario en regiono Meza Hungario, en departemento Pest (departemento), en subregiono Szentendre.

Dunabogdány el birdoperspektivo

Geografio redakti

Dunabogdány situas inter montaro Pilis kaj dekstra bordo de Danubo, laŭ ĉefvojo Budapeŝto-Visegrád. Kontraŭe troviĝas Kisoroszi, inter ili pramo trafikas. Budapeŝto troviĝas 33 km-ojn.

Historio redakti

En 1559 okazis turka okupado, poste alvenis ŝvaboj. En 1838 inundo okazis. La vilaĝo prosperis pro la apudaj ŝtonminejoj. La ŝtonoj liveriĝis al Budapeŝto. En 1947 la germanoj estis deportitaj, alvenis anstataŭ ili forpelitaj hungaroj el Ĉeĥoslovakio.

La komunumo estas nuntempe feriejo de artistoj.

Vidindaĵoj redakti

En la vilaĝo troviĝas romkatolika novgotika preĝejo kun turo 33 m-ojn alta, omaĝe al Johano Nepomuko de 1940. La alia vilaĝo estas kalvinana.