Dunia (="mondo"), Dunia Bahasa(=mondlingvo) aŭ Duniabahasa estas planlingvo proponita de Ed Robertson en 1996.

Dunia prenas ĝian vortprovizon el 16 malsamaj lingvoj laŭ la partoj de diskurso. Plejparto de verboj estas el la hispana lingvo, plejparto de ĉiutaga substantivoj venas el la angla lingvo, plejparto de sciencaj substantivoj estas el latina lingvo, plejparto de adjektivoj venas el urdua lingvo, simplaj adverboj venas plejparte el la rusa lingvo ktp. La sintakso estas multrilate eŭropeca, sed frazoj bazitaj sur la temo/komento-strukturo estas ankaŭ permesata.

Nombroj (0-10): nul, un, du, tri, kwar, kwin, heks, sep, ok, non, dek.

Ekzempletoj:

  • Dunia bi minadono al acha lingua (Dunia estas la plej bona lingvo al ĉiuj).
  • Esperanto bu gen Volapuk buda (Esperanto ne estas tiel malnova ol Volapuko).
  • woski soror wa, ta yao venir getsuyobi (Mia fratino, ŝi alvenos lunde).
  • wo dar GEI al homo al kitab (mi donis la libron al homo).
Citaĵo
 Al sol decir wa: wo nomin es sol. Wo ochen chamkila. Wo salir zai shark, dan dotoki wo salir, sotoki tag. Wo mirar jing ni window yong wo okul chamkila ru aurum, dan wo decir ni dotoki wakat es bahwa ni levantar. Wo decir ni wa: Ya sust ren, levantar ba. Wo chamkila bu agar ni permanecer dormir zai bed, tetapi agar ni poder levantar dan trabajar, agar ni leer dan pasear.   La suno diras: Mia nomo estas suno. Mi estas tre brila. Mi leviĝas en la oriento, kaj kiam mi leviĝas, estas tago. Mi rigardas tra via fenestro per mia okulo tiel brila kiel oro, kaj mi diras al vi, kiam estas horo por leviĝi. Kaj mi diras al vi: Mallaboremulo, ellitiĝu. Mi ne brilas tial, vi povu resti en la lito dormante, sed ke vi povu leviĝi kaj labori, ke vi legu kaj promenu. 

Eksteraj ligiloj redakti