Dunjejo[1] estas la esperantigo de la araba vorto دنيا (dunjā); signifoj: mondo; maltransejo[2]. La vorto estas uzata ĉefe en la sufiisma literaturo. La malo de dunjā estas الآخرة‎ (al-āḫira), la transejo. Dunjā kaj la turka formo Dünya estas ankaŭ uzataj kiel virinaj personaj nomoj.

Notoj kaj referencoj redakti

  1. En tiu ĉi enciklopedia artikolo starpunkto ne estas alprenata pri la teoriaj lingvaj demandoj, ĉu el la ĉi-forma uzo de tiu ĉi internacia vorto en Esperanto rezultas la aplikebleco de dunj en la signifo de maltrans kaj kiom tia bazforme prepozicia signifo en Esperanto – malgraŭ la fakto, ke la internacie plej ofta signifo estas (eja-)substantiva – estas subtenebla per jena oficiala Akademia konstato pri Regulo 15: "... per si mem tiu regulo ne determinas, kiu ano de internacia vortofamilio fariĝu baza en Esperanto [...] Tial uzado de [...] KOREO kaj EGIPTO kun genta aŭ landana signifo ne malobeas la 15-an regulon [...] malgraŭ la fakto ke por [...] ili la internacie plej ofta signifo estas landa" (Oficialaj informoj de la Akademio de Esperanto, n-ro 15 – Pri la vortoj KOREO kaj EGIPTO).
  2. La respondaj germanlingvaj vortoj Welt resp. Diesseits estas donitaj en Krotkoff, Georg: Langenscheidts Taschenwörterbuch der arabischen und deutschen Sprache – Erster Teil Arabisch-Deutsch, 12-a eldono, Langenscheidt, Berlin, 1991.