Duoble transitiva verbo

Duoble transitiva verbo estas verbo, kiu devige havas tri argumentojn: subjekto, rekta objekto, kaj nerekta objekto. Ĉefa ekzemplo en la plejmulto de lingvoj estas "doni":

  • Li donis ĝin al ŝi.

Jen "li" estas subjekto, "ĝin" estas rekta objekto (en Esperanto markita per la akuzativa finaĵo -n), kaj "ŝi" estas nerekta objekto (en Esperanto markita plej ofte per la prepozicio "al").

En multaj lingvoj kun ampleksa kaz-sistemo, la ricevanto en frazo kun verbo kiel "doni" markiĝas per dativa kazo, kies nomo venas de latina vorto por "doni".

Oni povas analizi la lingvojn laŭ tio, ĉu estas la donaĵo aŭ la ricevanto en tia frazo, kiu markiĝas samkiel la rekta objekto en simpla transitiva frazo. En iuj lingvoj, ekz. la angla, estas ebleco marki ambaŭ argumentojn same:

He gave her the books.
Li donis al ŝi la librojn.

Jen ambaŭ objektaj argumentoj, "her" kaj "the books", markiĝas same, sen prepozicio. La angla ankaŭ permesas (en pli vasta gamo de fraztipoj) frazigon kun prepozicio to ("al"):

He gave the books to her.
Li donis la librojn al ŝi.

Tiu frazigo estas iome pli formala ol la supra.

La tri specoj de lingvoj tiurilate estas:

  • Nerekta lingvo, kie la donaĵo = rekta objekto kaj la ricevanto havas alian kazon;
  • Deĥtikajta lingvo, kie la ricevanto = rekta objekto kaj donaĵo havas alian kazon;
  • Dividita-paciento lingvo, kie iuj duoble transitivaj frazoj havas donaĵo = rekta objekto, aliaj havas ricevanto = rekta objekto

Esperanto ŝajne estas de la tria speco; ĝi ankaŭ havas verbojn, kie la donaĵo estas nerekta (prepozicia) argumento kaj la ricevanto estas markita per akuzativo:

  • Li regalis nin per vino.

En tiu klasifiksistemo "ricevanto" kaj "donaĵo" ne laŭvorte ĉiam signifas ricevanto kaj donaĵo; povas esti aŭskultanto kaj komunikaĵo, ekz.:

  • Li diris tion al mi.