Duodeno estas parto de la maldika intesto, dividita de la stomako per la piloro. Ĝi estas organo en la homa korpo.

Duodeno
Skema diagramo de gastrointektinala vojo; duodeno kolorigita ruĝe
Skema diagramo de gastrointektinala vojo; duodeno kolorigita ruĝe
Skema diagramo de gastrointektinala vojo; duodeno kolorigita ruĝe
organa tipo • klaso de anatomia unuo
latine duodenum
de Gray subject #248 1169
vaskulo/j a. pancreaticoduodenales inferiores, a. pancreaticoduodenalis superior
vejno/j v. pancreaticoduodenales
nervo/j ganglia coeliaca, vago
vdr

La kaĉaspekta miksaĵo, rezultanta el la digestado en la stomako de la manĝitaj nutraĵoj kaj troviĝanta en la duodeno, nomiĝas ĉimo.

Diversaj fontoj indikas la eblan longon de la duodeno inter 20 cm kaj 30 cm, kelkaj eĉ malpli, sed ĉiuokaze la longo rilatas al la etimologio de ĝia nomo: la "dek-du-fingra" (latine duodecim = dek du). Ĝia diametro atingas 4 cm. Ĝi montras tri kurbiĝojn, kiuj dividas ĝin en sekciojn nomatajn D1, D2, D3 kaj D4 (D = duodeno):

  • D1 ekiras de la piloro, dekstre de la unua lumba vertebro. Ĝi iras oblikve supren kaj dekstren kaj poste kurbiĝas malsupren je angulo de ĉirkaŭ 80°.
  • D2 iras vertikale malsupren, proksimume laŭ la unua kvar lumbaj vertebroj. En ĝin fluas la kanaloj gala kaj pankreata. Ĝi fine kurbiĝas horizontalen je angulo de ĉirkaŭ 90°.
  • D3 iras pli-malpli horizontale. Ĝia transiro al D4 ne estas tiom klare markita kiel la antaŭaj transiroj; estas nur leĝera kurbiĝo.
  • D4 iras supren, proksimume de la kvara al la dua lumba vertebro. Ĝi finiĝas ĉe abrupta kurbiĝo malsupren, la "angulo de Treitz" (nomata laŭ Václav Treitz), kie komenciĝas la jejuno.

La duodeno estas la sola parto de la intesto, kiu ne partoprenas en la peristalta moviĝo. La pH-valoro en la duodeno estas inter 6,0 kaj 6,5, do iomete acida.


Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.