Duonduto

intervalo de 1 duonduto

Pri la intervalo de duto,[1], etaminora sekundo estas la parenceco inter la antaŭiranta tono kaj la unua noto (la radiko aŭ toniko) en majora skalo. Estas la inversigo de la majora septo. Ĝi ofte mallongiĝas kiel m2.

Minora sekundo en ĝusta sintoneco konformas al tonalta proporcio de 16/15 aŭ 1:1.0666, aŭ variaj aliaj proporcioj, dum en egala temperita sintonizado estas proporcio de 1:21/12 (proksimume 1.059) t.e. 100 cendoj, ĉi tie 16/15 respondas al 111.731 cendoj.

Traditionally la minora sekundo konsideriĝas la plej disonanca intervalo post la tritono.

Laŭ Carl Dahlhaus (1990), "dum la malfrua 13-a jarcento la duonduto traviviĝis kiel problemeca intervalo ne facile koniĝata, kiel la neracionala restaĵo inter la perfekta kvarto kaj la ditono [4/3 / (9/8)2 = 256/243!]." En melodika duontono, ne "tendenco perceptiĝas de la suba tono ale la supra, aŭ de la supra ale la suba. La dua tono ne preniĝas esti la 'celo' de la unua. Anstataŭe, la duontono evitiĝis en clausulaj, ĉar ĝi mankis klarecon kiel intervalo." Eko en la 13-a jarcento kadencoj komencas bezoni movimenton en unu voĉo de duontono kaj la alia de plentono en kontraŭa movimento.

Tekstaj fontoj redakti

  • DAHLHAUS, Carl, trans. GJERDINGEN, Robert O. (1990). Pristudoj en la Origino de Harmonia Toneco (angle: Studies in la Origin of Harmonic Tonality. Princeton University Press. ISBN 0691091358.

Referencoj redakti

  1. Kaj PIV kaj Reta Vortaro indikas, ke la esperanta termino estas duonuto, kaj ke la uzo de "tono" (do "duontono") en tiu ĉi senco estas evitinda.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

muzikaj intervaloj
Bazaj: unuto (1) | duto (2) | trito (3) | kvarto (4) | kvinto (5) | sesto (6) | septo (7) | oktavo (8)
Pli grandaj ol oktavo: naŭto (9) | dekto (10) | dekunuto (11) | dekduto (12) | dektrito (13) | dekkvarto (14) | dekkvinto (15)
Pluaj intervaloj: duonduto | plenduto | ditono | tritono | komao | diesiso | limmo | apotome | lupokvinto