La duoninsulo Izu (japane 伊豆半島, Izu-hantō) estas duoninsulo en la orienta parto de la gubernio Ŝizuoka sur la insulo Honŝuo de Japanio, frontanta al la Pacifika Oceano. La duoninsulo situas piede de la Fuĵi-Monto kej estas parto de la nacia parko Fuĵi-Hakone-Izu-Naciaparko. En Ritsuryō-sistemo, la duoninsulo estis la provinco Izu, nuntempe ĝi estas parto de la prefektujo Ŝizuoka. Kun varmfontoj, Izu estas konata turisma ripoz-regiono en Japanio. Sude estas la Insuloj Izu.

Duoninsulo Izu
duoninsulo [+]

LandoJapanio
Koordinatoj34° 54′ 0″ N, 138° 58′ 0″ O (mapo)34.9138.96666666667Koordinatoj: 34° 54′ 0″ N, 138° 58′ 0″ O (mapo)
Plej alta punktoMount Banzaburō [+]


Duoninsulo Izu (Tero)
Duoninsulo Izu (Tero)

Duoninsulo Izu (Japanio)
Duoninsulo Izu (Japanio)
DEC
Duoninsulo Izu
Duoninsulo Izu
Map
Duoninsulo Izu
Vikimedia Komunejo:  Izu Peninsula [+]
vdr

Transporto redakti

Fervojo redakti

La duoninsulo de Tōkyō-Stacio facile atingeblas per la rapida trajno Tōkaidō-Ŝinkanseno, kiu haltas en la stacidomoj Atami-Stacio (orienta flanko) kaj Mishima-Stacio (okcidenta flanko).

Aŭto redakti

Per aŭto la japana ĉefurbo de la urbo Numazu sur la okcidenta flanko de la duoninsulo distancas 103 kilometrojn per la rapidvojo Tōmei-Ekspresvojo.

Turismo redakti

La duoninsulo estas ŝatata ripoza zono por la loĝantoj de la tokia regiono. Aparte ŝtatataj estas ĝiaj varmaj fontoj.

Produktaĵoj redakti

La regiono Izu estas inter la plej gravaj japaniaj produktejoj de spicherbo Vasabio, kaj la lokaj loĝantoj kaj restoracioj preparas multspecajn manĝaĵojn kun vasabia gusto.

Literaturo redakti

34° 54′ norde, 138° 57′ oriente Mapo