Duonpeza akvo

kemia kombinaĵo

Duonpeza akvo estas akvo, en kiu en ĉiu molekulo unu atomo de hidrogeno estas malpeza (kun atommaso egala al 1) kaj la alia atomo de hidrogeno estas deŭterio (kun atommaso egala al 2).

Pro disociado de molekuloj de akvo duonpeza akvo kontinue iĝas miksaĵo de malpeza akvo kaj peza akvo kaj inverse:

2 HDO → H20 + D20

H20 + D20 → 2 HDO

Inter tiuj du procezoj estas dinamika ekvilibro.

Ĉar en naturo ĉiu unu atomo de hidrogeno el proksimume 6000 estas deŭterio, molekuloj de duonpeza akvo estas 1/3000 el ĉiuj molekuloj de akvo.

Vidu ankaŭ jenon: