En la logiko, duopa rilatoduvalenta rilato estas rilato, kiu rilatigas du elementojn. Ekzemploj en matematiko estas "esti pli granda ol", "egali" aŭ "esti subaro de"; ekzemploj de la ĉiutaga vivo estas "esti pli aĝa ol" aŭ "esti la filo de". Gravas ke por ĉiu duopo estas difinite, ĉu ili rilatas aŭ ne; ne eblas "ioma rilato".

Oni povas formaligi tiun koncepton pere de la aro-teorio: Duopa rilato super la aroj X1, X2 estas subaro de la kartezia produto X1×X2. Tiun subaron oni ankaŭ nomas grafeo, do laŭ ĉi tiu difino la rilato estas identigita kun sia grafeo. Se R estas rilato, oni kutime skribas anstataŭ skribi .