Duraluminio estas malmola (dura), solida, malpeza aluminia alojo, grava bazmaterialo de la aviadila produktado.

Ĝin malkovris kaj patentigis la germana metalurgiisto Alfred Wim, en 1910. Ĝi estis komence produktita en Düren. Ĝi komence konsistis (laŭ la uzcelo) plej ofte el kupro (3–4%), mangano (0,5–1%), magnezio (0,5–1,5%) kaj malofte eĉ ankaŭ el silicio. Post nobligo kaj termotraktado, la duraluminio povas konkuri - je solideco kaj dureco - kun la mola ŝtalo.

La duraluminiaj alojoj estas relative molaj, tireblaj, formeblaj (cilindreblaj, forĝeblaj, ekstrudeblaj, preseblaj).

La duraluminio perdas el sia solideco pro veldado, tiel la avioproduktado uzas ĝin en formo de duralplat kiel plurtavola lameno. Tiam oni kovras la duraluminian lamenon per pura aluminio aŭ korodorezista aluminia alojo.

Vidu ankaŭ redakti