Durligno, durecligno, dura lignomalmola ligno estas ligno el angiospermaj arboj (pli precize dirate neunukotiledonaj angiospermaj arboj). La termino povas esti uzata por tiuj arboj mem: tiuj estas kutime larĝafoliaj; en moderklimataj kaj borealaj latitudoj ili estas ĉefe deciduaj, sed en tropikoj kaj subtropikoj ĉefe ĉiamverdaj.

Fago estas populara durligno de moderklimataj zonoj.

Durligno kontrastas kun mola ligno (kiu venas el koniferoj). Durligno estas ne nepre pli malmola ol la mola ligno. En ambaŭ grupoj estas enorma variado en vera lignodureco, kun gamo en denseco ĉe duraj lignoj komplete inklude tiujn de molaj lignoj; kelkaj duraj lignoj (ekz. balzo) estas pli molaj ol multaj duraj lignoj, dum taksuso estas ekzemplo de dura ligno. La plej dura durligno estas multe pli dura ol ĉiu ajn mola. estas ĉirkaŭ centfoje tiom da multaj dirlignoj ol molaj lignoj.

La termino "durligno" ne estu konfuzata kun la durameno de la kerno de la trunko (kio estas kaj ĉe durlignoj kaj ĉe molaj lignoj).

Bibliografio redakti

  • Schweingruber, F.H. (1990) Anatomie europäischer Hölzer—Anatomy of European woods. Eidgenössische Forschungsanstalt für Wald, Schnee und Landscaft, Birmensdorf (Hrsg,). Haupt, Bern und Stuttgart.
  • Timonen, Tuuli (2002). Introduction to Microscopic Wood Identification. Finnish Museum of Natural History, University of Helsinki.
  • Wilson, K., kaj D.J.B. White (1986). The Anatomy of Wood: Its Diversity and variability. Stobart & Son Ltd, London.

Vidu ankaŭ redakti