Duruelo de la Sierra

municipo en Hispanio

Duruelo de la Sierra [duRŬElo delaSJEra] estas municipo de Hispanio, en la regiono Kastilio kaj Leono, nordokcidente de la provinco Sorio kaj en la Komarko Pinares (Komarko Pinaroj) en la nordokcidento de la provinco. La loknomo Duruelo de la Sierra estas etimologie komprenebla kiel Doŭreto de la Montaro, kiel diminutivo de la rivero Doŭro kaj tiurilate estas du kunfluantaj branĉoj de rivero ĉe pino en la municipa blazono.

Duruelo de la Sierra
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 42158
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 050  (2023) [+]
Loĝdenso 19 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 57′ N, 2° 56′ U (mapo)41.955555555556-2.9311111111111Koordinatoj: 41° 57′ N, 2° 56′ U (mapo) [+]
Alto 1 205 m [+]
Areo 55 km² (5 500 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Duruelo de la Sierra (Provinco Sorio)
Duruelo de la Sierra (Provinco Sorio)
DEC
Duruelo de la Sierra
Duruelo de la Sierra
Situo de Duruelo de la Sierra
Duruelo de la Sierra (Hispanio)
Duruelo de la Sierra (Hispanio)
DEC
Duruelo de la Sierra
Duruelo de la Sierra
Situo de Duruelo de la Sierra

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Duruelo de la Sierra [+]
vdr

Ĝi estas en la montaro Urbión, kiu estas la nomo kiun ricevas enirante en la provinco Sorio la montoj kiuj formas parton de la Iberia Sistemo, kie estas la monto Urbión, kiu estas la plej alta pinto de la municipo kun 2 228,76 m. El tiu areo elfluas unu de la plej gravaj grandriveroj de Iberio: nome la rivero Doŭro, kiu en siaj unuaj 26 km malsupreniras pli ol 800 m de disnivelo, kaj ĉe la urba kerno venas al ĝi la rivero Triguera.​

Geografio redakti

 
Komarko Pinaroj en la nordokcidento de la provinco Sorio.
 
Loko de Duruelo de la Sierra en la provinco Sorio.
 
El montara rigardejo Duruelo de la Sierra kaj Covaleda.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 44,84 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 1 066 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la dua duono de la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis preskaŭ 500 loĝantojn el la 1970-aj jaroj, kvankam dum la unua duono de la jarcento ĝi akiris milon da loĝantoj.

Ĝi distas 51 km de Sorio, provinca ĉefurbo. Ĝi estas inter Covaleda oriente kaj Regumiel de la Sierra occidente.

En ĝia teritorio inklude en la Reto Natura 2000 estas la Loko de Komunuma Intereso konata kiel Riberas del Río Duero y afluentes, okupanta 48 hektarojn, nome 1 % de la teritorio, la Loko de Komunuma Intereso konata kiel Sierras de Urbión y Cebollera, okupanta 817 hektarojn, nome 18 % de la teritorio kaj la Birdoprotekta Areo ZEPA konata kiel Sierra de Urbión, okupanta 817 hektarojn, nome 18 % de la teritorio.

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 10-a jarcento.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), forstado, lignosegado kaj transmigra brutobredado (ŝafoj kaj bovoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kaj rura turismo, piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj estas la preĝejo kaj mezepoka nekropolo.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

Bibliografio redakti