Dusko Goykovich

Dušan „Duško“ Gojković, artistonomo: Dusko Goykovich (n. 14-an de oktobro 1931 en Jajce, Jugoslavio, nun Bosnio kaj Hercegovino - m. 5-an de aprilo 2023 en Munkeno), estis serba ĵaztrumpetisto kaj -flugilkornisto, aranĝisto kaj bandestro.

Dusko Goykovich
Dusko Goykovic en la Ĵazklubejo Unterfahrt (Munkeno 2009)
Dusko Goykovic en la Ĵazklubejo Unterfahrt (Munkeno 2009)
Persona informo
Naskiĝo 14-an de oktobro 1931 (1931-10-14)
en Jajce,  Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj
Morto 5-an de aprilo 2023 (2023-04-05) (91-jaraĝa)
en Munkeno
Lingvoj serbaserbokroatagermanaanglakroata
Ŝtataneco SerbioReĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenojSocialisma federacia respubliko Jugoslavio
Alma mater Berklee College of Music • University of Arts in Belgrade
Okupo
Okupo ĵazmuzikisto • trumpetisto • muzikisto
TTT
Retejo https://www.duskogojkovic.com/
vdr

Vivo kaj verkado redakti

Goykovich apartenis post sia edukado ĉe muziklernejo en Beogrado ekde 1951 ĝis 1955 al la tiea radio-dancorkestro. Post mallonga tempo ĉe la bando Frankfurt All Stars li iris en 1956 al Max Greger kaj en 1957 al Kurt Edelhagen. Post unua restado en Usono okaze de la Newport Jazz Festival de 1958 kun la International Youth Band de Marshall Brown) li laboris en 1959 ĉe Albert Mangelsdorff resp. ĉe Hr-Jazzensemble kaj muzikis en 1960 denove en la bandego de Edelhagen, Herb Pomero, Maynard Ferguson kaj Woody Herman, interrompite de studo ĉe Konservatorio Berklee en en Bostono (ekde 1961). En 1966 li revenis al Germanujo kaj fondis en Kolonjo sian International Quintet. En 1967 li estis direktisto de la ĵazbandeto en la triaflua opero The Visitationde Gunther Schuller, kiu estis unuafoje prezentata ĉe la Hamburga Ŝtata Opero kaj ĉe la Metropola Operejo en Novjorko. Ekde 1968 li laboras en Munkeno kiel soloisto i. a. En la bando de Kenny Clarke kaj Francy Boland, ĉe Heinz von Hermann, Peter Herbolzheimer, The George Gruntz Concert Jazz Band, Joe Haider kaj Nicolas Simion kaj kiel estro de propraj bandoj (i. a. Soul Connection).

En 2004 li faris kun internacia ĉiustelula bandego en Beogrado sian lumdiskon A Handful of Soul. Lia albumo Samba Tzigane aperis en 2006. Okaze de lia 75-a naskiĝdatreveno en Beogrado okazis koncerto.

Diskoj redakti

  • Dusko Goykovich International Jazz Octet with Kenny Clarke (1961, kun Francy Boland, Heinz Kretzschmar, Bubi Aderhold, Derek Humble, Karl Drewo, Jean Warland)
  • Belgrade Blues (kun Sal Nistico kaj Carl Fontana), RTB (Produkcija gramofonskih plocha Radio-televizije Beograd), 1966
  • Swinging Macedonia (kun Nathan Davis, Eddie Busnello, Mal Waldron, Peter Trunk kaj Cees See k. a.), Enja, 1966
  • Emergency: Emergency (i. a. kun Hanus Berka) 1971
  • Celebration (DIW, 1987) kun Kenny Drew, Jimmy Woode, Al Lewitt
  • Balkan Blue (u. a. kun Wolfgang Schlüter) 1992/1994
  • In My Dreams (2000)
  • Samba Do Mar (2003)
  • Samba Tzigane (2006)
  • Summit Octet (2008)

Konsultlibraj notoj redakti

  • Wolf Kampmann Reclams Jazzlexikon Stuttgart 2003
  • Martin Kunzler Jazz-Lexikon Bd. 1 Reinbek 2002

Eksteraj ligiloj redakti