Dzibilchaltún estas majaa ruinaro en Jukatanio, Meksiko. Ĝi situas ĉirkaŭ 18 km norde de la ĉefurbo Mérida.

Dzibilchaltún
arkeologia loko [+]

LandoMeksiko
Koordinatoj21° 5′ 28″ N, 89° 35′ 25″ U (mapo)21.091-89.5903Koordinatoj: 21° 5′ 28″ N, 89° 35′ 25″ U (mapo)

Dzibilchaltún (Jukatanio)
Dzibilchaltún (Jukatanio)
DEC
Lokigo de Jukatanio en Meksiko

Map
Dzibilchaltún

Vikimedia Komunejo:  Dzibilchaltun [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Sacbé, "majaa rapidvojo", de Dzibilchaltun

La plej fama konstruaĵo estas la templo de la sep pupoj, nomita laŭ figuroj trovitaj surloke kiam la templo estis malkovrita sub ruinoj de pli posta templa piramido en la 1950-aj jaroj. Dum printempa ekvinokso, la suno leviĝas kaj la radioj eniras rekte tra fenestro de la templo kaj eliras tra alia. La templo estas ligita al la cetero de la loko per longa sacbé, majaa rapidvojo.

Alia vidindaĵo en Dzibilchaltún estas la cenoto, kiun uzas lokuloj kiel naĝejo dum la tuta jaro. Dzibilchaltún havas ankaŭ ruinon de 16-jarcenta hispana preĝejo.

En la arkeologia muzeo troviĝas artaĵoj trovitaj surloke kaj en la ĉirkaŭo.

Vidu ankaŭ redakti