Dzierzgoń

urbo en nuntempa Pollando

Dzierzgoń (jen pole, historie Kiszporg/Kiszpork, germane Christburg, prapruse Grewose) estas urbo en la administra provinco (historie vojevodio) Pomerio de Pollando. Ĝi apartenas al samnoma komunumo kaj al la distrikto Sztum. Fine de 2021 en la urbo vivis 5 129 loĝantoj. La loĝloko en la antikva epoko estis grava loko de la praprusoj kaj estis parto de la Sukcena Vojo, kiu iris norde de Livlando kaj Kuronio ĝis la itala duoninsulo, la kerno de la romia regno. Ekde la jaro 1234 ĝi estis nodopunkto de la bataloj de la Germana Ordeno kontraŭ la praprusoj, kaj en 1247 la ordenanoj fondis novan fortikaĵon tie apud pli malnova praprusa kastelo, kiun ili nomis Christburg.

Dzierzgoń
germane: Christburg, prapruse Grewose

Blazono

Blazono
urbo
Dzierzgoń (Pollando)
Dzierzgoń (Pollando)
DMS

Map

Genitivo de la nomo Dzierzgonia
Provinco Pomeria provinco
Distrikto distrikto Sztum
Komunumo komunumo Dzierzgoń
Speco de komunumo Urbo-kampa
Urborajtoj 1290
Koordinatoj 53° 55′ N, 19° 21′ O (mapo)53.92333333333319.351388888889Koordinatoj: 53° 55′ N, 19° 21′ O (mapo)
Areo 3,88 km²
Loĝantaro 5129 (en 2021)
Loĝdenso 1 322 loĝ./km²
Poŝtkodo 82-440
Telefona antaŭkodo 55
Aŭtokodo GMB, GSZ
TERYT 6222916014
Estro Jolanta Szewczun
Titolo de estro Urbestro
Adreso de estraro pl. Wolności 1
Poŝtkodo de estraro 82-440
Telefono de estraro 55 276-26-12
Fakso de estraro 55 276-22-57
Ĝemelaj urboj (Svedio) Finspang
(Germanio) Finsterwalde
(Danio) Nordborg
(Germanio) Sittensen
Komunuma retejo http://www.dzierzgon.pl/
vdr

Eksteraj ligiloj redakti

 
la ruino de mezepoka kastelo de la Germana Ordeno