Dziwnów

urbo en nuntempa Pollando

Dziwnów estas urbo en Okcidenta Pomerio en Pollando, ĉe la Balta Maro en la distrikto Kamieński, la sidejo de la urbo-vilaĝa komunumo, ĉe la vojo n-ro 102. La urbeto estas la ripoz-loko kaj mara ban-loko kaj haven-urbo. La 31an de decembro 2013 la urbo havis 2736 da loĝantoj.

Dziwnów

Blazono

Blazono
urbo
Dziwnów (Pollando)
Dziwnów (Pollando)
DMS

Map

Genitivo de la nomo Dziwnowa
Provinco Okcidenta Pomerio
Distrikto Distrikto Kamieński
Komunumo Komunumo Dziwnów
Speco de komunumo Urbo-kampa
Fondita en 13-a jarcento
Urborajtoj 6-a de septembro 2003 / 1-a de januaro 2004
Koordinatoj 54° 1′ N, 14° 45′ O (mapo)54.01666666666714.75Koordinatoj: 54° 1′ N, 14° 45′ O (mapo)
Areo 4,9 km²
Loĝantaro 3031 (en 2004)
Loĝdenso 618,6 loĝ./km²
Poŝtkodo 72-420
Aŭtokodo ZKA
TERYT 4324307014
Estro Kazimierz Libucki
Titolo de estro Urbestro
Adreso de estraro ul. Szosowa 5
Retpoŝto de estraro burmistrz@dziwnow.pl
Poŝtkodo de estraro 72-420
Telefono de estraro (091) 381 30 02
Fakso de estraro (091) 381 33 00
Poŝto de estraro um@dziwnow.pl
Komunuma retejo http://www.dziwnow.pl
vdr
La ĉefa strato en Dziwnów
La haveno en Dziwnów
La mapo de la insulo Wolin kun montrita urbeto Dziwnów
La eliro (elfluo) de istmo Dziwna al la Pomeria Golfo
La plaĝo en Dziwnów
La urbo Dziwnów (tiam germane: Dievenow) foto el la jaro 1900 (fotokromo) kun la plaĝhalo kaj banejo por virinoj
La aviadila foto de la mara banloko Dziwnów (tiam germane: Dievenow), la foto el la jaro 1900
La leviĝanta ponto en Dziwnów (levita)
La aleo de sport-steluloj en Dziwnów
La leviĝanta ponto en Dziwnów (levita), (2011)
La leviĝanta ponto en Dziwnów (levita)
La haveno en Dziwnów
La leviĝanta ponto en Dziwnów (levita)
La kazerno en Dziwnów
La preĝejo de Sankta Jozefo en Dziwnów
La sport-halo
La Urba Oficejo en Dziwnów
Dziwnów, la strato de Mickiewicz n-ro 30 - la vilaa arkitekturo tipa por la banloko ĉe la Balta Maro
La haveno en Dziwnów

Historio redakti

Dziwnów la unuan fojon en la historio estis menciita en la dokumento el la jaro 1243. Dum la frua Mezepoko iris tie tre grava komerca vojo (trako) liganta la Laguno de Szczecin kun la Balta Maro. En la 13a jc la rivero (istmo) Dziwna sabliĝis kaj perdigis la komercan rolon. Dum la jaroj 1820-30 komencis alveni la unuaj kuracgastoj kaj komenciĝis la disvolvo de ĝia rolo kiel mara banloko. En la jaro 1823 Dziwnów estis jam konata kiel kuracloko. En la jaro 1896 oni malkovris la salajn fontojn kaj oni komencis konstrui la salajn kaj ŝlimtorfajn banejojn.

Turismaj atrakciaĵoj redakti

En Dziwnów ĉe la maro oni lokigis la someran banlokon kun ĉirkaŭ okcent-metra marbordo (de la strato Parkowa ĝis la strato de Żeromski).

La leviĝanta ponto super la rivero (istmo) Dziwna, kiu ligas kun la insulo Wolin en okcidenta rando de la urbo, ĉe la eniro de la vojo de Międzyzdroje.

Flanke de la eniro al la haveno estas du ĝetoj (kontraŭonda havenŝirmaĵo), ambaŭ estas 350 m longaj. La ĉemara vidindaĵ-promenejo laŭlonge de la Kuracej-parko kun la apuda malnova arbaro.

La fiŝista haveno ĉe la bordo (kajo) de rivero Dziwana kun la konstruaĵoj de la antaŭa fiŝista kooperativo Belona. En la jaro 2013 oni establigis la novan tutjaran jaĥt-havenon "Marina" por 60 jaĥtoj kiu apartenas al la Okcidentpomeria Navigada Trako.

Somere ĉe la pasaĝera haveno (kajo) staras tri "pirataj" ("korsaraj") ŝipoj: "Roza Weneda" kaj "Korsaro", kiuj havas la 2,5 horajn ŝipveturojn sur la Balta Maro. La tria ŝipo "Viktoria la 1-a" veturas de Kamień Pomorski kaj reen.

La Aleo de la sport-steluloj (vidu la foton), sur kiu estas la replikoj de la medaloj de famaj sportistoj kaj apude staras la sport-halo. La festivalo de la jaro 2001 regule okazas ĉiusomere.

Partnerurboj redakti