Dzmitrij Kaldun

belorusa kantisto

Dzmitrij KALDUN (beloruse cirile Дзмітры Калдун, ruse Дмитрий Александрович Колдун, do latinliterigite Dmitrij Aleksandroviĉ Koldun aŭ laŭ anglalingva sistemo Dmitry Alexandrovich Koldun, foje nomata Dima laŭ karesformo de la persona nomo, naskiĝis la  11-an de junio 1985(nun 1985-06-11) en Minsko, do nun 38-jara) estas kantisto belorusa. Li reprezentis sian landon en la Eŭrovido-Kantokonkurso 2007 en Helsinko.

Dzmitrij Kaldun
en majo 2009
en majo 2009
Bazaj informoj
Naskiĝo 11-an de junio 1985 (1985-06-11) (38-jaraĝa)
en Minsko
Ĝenroj popmuziko
Profesio kantisto
Aktivaj jaroj 2004 – nuntempo
Retejo www.koldun.name
Persona informo
Ŝtataneco Belorusio
Alma mater Faculty of Chemistry of the Belarusian State University
Familio
Frat(in)o George Alexandrovich Koldun
Okupo
Okupo kantistogitaristopianistokomponisto
TTT
Retejo http://www.koldun.name/
vdr

Biografio redakti

Eduko kaj komenco de la kantista kariero redakti

Dzmitrij Kaldun naskiĝis en 1985 en Minsko, ĉefurbo de la tiama Belorusa SSR en Sovetunio. Lia patrino estis fondomembro de la belorusia klubo pri adorantoj de Diana de Kimrio. En infana aĝo li entuziasmiĝis pri muziko, literaturo kaj natursciencoj, kaj post la mezlernejaj jaroj li komencis studon de kemio en la ŝtata belorusia universitato de Minsko, kiun li finis en 2002. Post tio li koncentriĝis pri sia muzika kariero. En 2004 li atingis la finalon de talenta programo de la rusia televita kanalo "Rusio 1". En 2004 kaj 2005 li estis membro de la Ŝtata Simfonia Orkestro kaj partoprenis en pluraj naciaj muzikaj festivaloj kiel ekzemple Molodeĉno (Maladzeĉna) 2005 und Slavianskij Bazaar en Vicebsk.

 
Kaldun en la finalo de la Eŭrovido-Kantokonkurso 2007

En 2006 li konatiĝis al pli vasta publiko per sia partopreno en la talenta programo Star Factory ("stelula fabrikejo") de la rusia televida kanalo ORT. Li gajnis tiun programon kaj sekve interalie koncertis kun la germania ŝtonroka muzikgrupo Scorpions. Li subskribis profesian muzikistan kontrakton kaj koncertis ankaŭ en la novfondita muzikgrupo K.G.B..

Partopreno en la Eŭrovido-Kantokonkurso 2007 redakti

En 2007 li elektiĝis reprezentanto de sia lando en la tiujara Eŭrovido-Kantokonkurso, per la anglalingva kanto Work Your Magic. La kanto, kiu mem pro la orkestra akompano iom memorigis pri kantoj kiel GoldfingerDiamonds Are Forever en prezento de Shirley Bassey el la James Bond-filmoj, en la duonfinalo estis inter la 10 plej sukcesaj kantoj kaj tial kvalifikiĝis por la finalo du tagojn pli poste. Tie ĝi fine atingis la sesan lokon. Antaŭ la konkursaj duonfinalo kaj finalo li koncertis en okcidenta Eŭropo kun la bosnia partoprenantino Marija Šestić, interalie en Nederlando, por tie plikonatigi sin.

Eksteraj ligiloj redakti