Eĉka, serbe Ечка, slave Ečka, germane Deutsch-Etschka, rumane Ecica, hungare Écska [Eĉka] estas unuigita vilaĝo en Serbio, en provinco Vojvodino, en distrikto Meza Banato, en municipo de Zrenjanin. Ĝis 1899 la oficiala hungara loknomo estis Német-Écska. Ĝis 1948 estis 2 apudaj vilaĝoj: hungare Écska kaj slave Mala Ečka, rumane Ecica Română, germane Alt Etschka, hungare EcsehidaRomán-Écska.

Eĉka
vilaĝo

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 23203
Demografio
Loĝantaro 4 513  (2002) [+]
Loĝdenso 177 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 45° 19′ N, 20° 26′ O (mapo)45.31777777777820.438888888889Koordinatoj: 45° 19′ N, 20° 26′ O (mapo) [+]
Alto 71 m [+]
Areo 25,5 km² (2 550 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Eĉka (Vojvodino)
Eĉka (Vojvodino)
DEC
Eĉka
Eĉka
Situo de Eĉka

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ečka [+]
vdr
Eĉka troviĝas en (verda) Municipo Zrenjanin en Serbio
Mapo pri municipo Zrenjanin
Katolika preĝejo de Eĉka
Rumana preĝejo de Eĉka

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Eĉka situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj, laŭ maldekstra bordo de Bega (kun ponto). Zrenjanin troviĝas 10 km-ojn.

Historio redakti

La unua mencio pri "Ecsehida" devenis ĉirkaŭ el 1440, kiu estis tiam doganprena kaj prama loko. Ŝajne dum la turka regado la vilaĝo restis viva. En 1718 bienulo aĉetis la ĉirkaŭaĵon kaj impona bieno ekfunkciis. Komence hungaroj, ekde 1767 rumanoj, ekde 1788 serboj, ekde 1793 bulgaroj, ekde 1802 germanoj alvenis, dume 2 apudaj vilaĝoj formiĝis. En 1876, 1894 kaj en 1910 ĥoleroj, en 1836 incendio okazis. En 1848 la hungara armeo dufoje venkis la serbojn. Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝoj apartenis al Hungara reĝlando, al Torontál, al distrikto de Nagybecskerek, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio, ekde 2006 kiel Serbio. En 1941 la germana armeo okupis la komunumon ĝis 1944. En 1946 la germanoj deportiĝis, post 2 jaroj la vilaĝoj unuiĝis. En 2002 loĝis en Eĉka 4513 homoj, (2483 serboj (55 %), 1325 rumanoj (29 %), 196 hungaroj, 123 jugoslavianoj, 72 ciganoj kaj aliaj).

Vidindaĵoj redakti

Komunumoj pri híd (=ponto) en Hungara reĝlando redakti

Baranyahídvég Barlahida Basahíd Berhida
Ecsehida Hídalmás Hidas Hidaskürt
Hidasliget Hidasnémeti Hídvég Hídvégardó
Jankahíd Jánoshida Kőhida Kovácshida
Lendvahídvég Megyehíd Mórichida Óhíd
Rábahídvég Sajóhídvég Székelyhíd Székelyhidas

Vidu ankaŭ redakti

 
Ĉefstrato de Eĉka
 
Kastelo de Eĉka
 
Turo en Eĉka
 
Blazon de Lazar en Eĉka