Eĉmiadzin (armene Էջմիածին) kaj oficiale sed malpli uzata formo Vagharŝapat (armene Վաղարշապատ) estas la 4-a plej loĝata kaj plej sankta urbo de Armenio kaj sidejo de la Katolikoso, supera Patriarko de la Armena Apostola Eklezio. Ĝi troviĝas en la provinco Armaviro, ĉirkaŭ 20 km okcidente de Erevano kaj je 10 km de la landlimoj kun Turkio.[1]

Eĉmiadzin
armene Էջմիածին
urbo
Fotomontaĵo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Էջմիածին
Lando Armenio Armenio
Provinco Armaviro
Historiaj regionoj
Situo Eĉmiadzin
 - alteco 853 m s. m.
 - koordinatoj 40° 10′ 22″ N 44° 17′ 33″ O / 40.17278 °N, 44.29250 °O / 40.17278; 44.29250 (mapo)
Areo 44,24 km² (4 424 ha)
Loĝantaro 57 300 (2009)
Fondo 685 a.K.
Urbestro Dianna Gasparyan
Horzono UTC (UTC+4)
 - somera tempo UTC (UTC+5)
Poŝtkodo
Telefona antaŭkodo +374 231
Loko de Monda heredaĵo de UNESKO
Nomo Katedralo kaj preĝejoj en Eĉmiadzino kaj arkeologiejo Zvartnoco
Tipo de heredaĵo kultura heredaĵo
Jaro 2000 (#24)
Numero 1011
Regiono Eŭropo
Kriterioj ii, iii
Situo enkadre de Armenio
Situo enkadre de Armenio
Situo enkadre de Armenio
Situo rilate al Kaŭkazio
Situo rilate al Kaŭkazio
Situo rilate al Kaŭkazio
Vikimedia Komunejo: Echmiatsin
Retpaĝo: ejmiatsin.am

La urbo estis fondita kiel Vardkesavan en la 3a aŭ 4-a jarcento a.K. La reĝo Vagharŝ (117-140) ŝanĝigis la nomon al Vagharŝapat (armene Վաղարշապատ), kiu ankoraŭ restas kiel la oficiala nomo de la urbo. Dum kelkaj jardekoj ĝi estis la ĉefurbo de Armenio kaj estis la plej grava urbo de la lando ĝis la 4-a jarcento.[2]

Historie, la plej grava loko de la urbo estas la katedralo de Eĉmiadzin, kiu laŭtradicie estas konsiderata kiel la plej antikva en la mondo.[3] Ĝi estis konstruita de Sankta Gregorio la Iluminanto kiel baziliko inter 301-303, kiam Armenio estis la sola lando kie la kristana religio estis la religio de la ŝtato.[4] Laŭ la armenaj skriboj de la 5-a jarcento, Sankta Gregorio havis vizion kie Jesuo Kristo malsupreniras de la ĉielo kaj frapante la teron per ora martelo indikis kie devas esti konstruota la katedralo. Pro tio, la patriarko nomis kaj la katedralon kaj la urbon per la nova nomo Eĉmiadzin, kiu povas esti tradukata kiel "loko kie la Ununura Naskiĝinto de Dio malsupreniris".[5]

Eĉmiadzin estas la historia centro de la Armena Apostola Eklezio kiu havas sekvantojn ne nur en Armenio sed tutmonde. La urbo havas monaĥejan komplekson kun la loĝejo de la katolikoso, la katedralo de Eĉmiadzin, teologiaj edukaj institucioj. La katedralo, en la formo de ordinara baziliko, estis konstruita en 303, kiam ĝi laŭsupoze enkondukis kristanismon kiel laŭleĝan religion en Armenio, kaj ĝi estis rekonstruita en la 5a kaj 7a jarcentoj. La sonorilturo estis konstruita en 1653-1658, la sakristio en 1869.[6]

La interno de la katedralo enhavas freŝajn freskojn de la fino de la 17-a kaj 18-a jarcentoj faritaj de Ovnatan Nagash, same kiel aliaj freskoj de la 18a jarcento faritaj de Ovnatanjan. La konjunkturo de la monaĥejo inkluzivas refektorion (unua stilo de la 17-a jarcento), hotelon (18a jarcento), la domon de la katolikoso (1738-1741), lernejon (1813), ŝtonan deponejon (1846) kaj aliajn konstruaĵojn. Dum la soveta epoko, kelkaj loĝaj kaj publikaj eldonejoj estis instalitaj.[7]

Eĉmiadzin ankaŭ gastigas la templojn de sankta Ripsime (618), la bazilikon sankta Gajane (630, restaŭrita en 1652) kun tri-arka navo (1683), la preĝejon Ŝoghakat (1694). La katedralo estas muzeo kun kolekto de ornamaj kaj aplikaj mezepokaj artaĵoj (fondita en 1955).[8]

Etimologio redakti

 
Katedralo de Eĉmiadzin

Laŭ Moseo de Ĥoreno, la areo de Eĉmiadzin (Vagharŝapat) estis konata kiel Artimed (Արտիմէդ), derivita de la malnovgreka diaĵo Artemiso. Poste, ĝi estis renomita Avan Vardgesi (Աւան Վարդգէսի, "Urbo Vardges") aŭ Vardgesavan (Վարդգէսաւան) fare de princo Vardges Manuk, kiu rekonstruis la loĝlokon proksime al la bordoj de la rivero Kasagh, dum la regado de la reĝo Oronto la 1-a Sakavakjac de Armenio (570– 560 a.K.). Tamen, en lia unua libro, Militoj de Justiniano, la bizanca historiisto Prokopio nomas la urbon Valaŝabad , nomita tiel pro la reĝo Valaŝ de Armenio. La nomo evoluis al posta formo per la ŝanĝo de la meza l al gh, kio oftas en la klasika armena lingvo. Moseo de Ĥoreno menciis, ke la urbo Vardges estis tute rekonstruita kaj murigita de reĝo Vagharŝ la 1-a por konatiĝi kiel Norakaghak (Նորաքաղաք, "Nova Urbo") kaj poste Vagharŝapat.

Historio redakti

Frua historio redakti

 
Vagharŝapat estis ĉefurbo de la arsakida Armenio

La teritorio de antikva Vagharŝapat estis jam loĝata ekde la tria jarmilo antaŭ nia erao. Multaj lokoj, kiel la setlejo kaj fortikaĵo Mecamoro, Ŝreŝ-monteto kaj Moĥrablur-monteto devenas de la neolitika periodo. La unuaj skribaj registroj pri Vagharŝapat estis trovitaj en la surskriboj lasitaj de la urarta reĝo Rusa la 2-a (685–645 a.K.), kie ĝi estis menciita kiel Kuarlini (Կուարլինի). La surskribo trovita en la arkeologia loko de antikva Vagharŝapat citas akvokanalon malfermitan de reĝo Rusa la 2-a, inter rivero Ildaruni (rivero Hrazdan) kaj valo de Kuarlini.

Laŭ 5-ajarcenta verkisto Moseo de Ĥoreno, la plej malnova nomo de Vagharŝapat estis Artimed (Արտիմէդ), derivita de la malnovgreka diaĵo Artemiso. Poste, ĝi estis renomita Avan Vardgesi (Աւան Վարդգէսի, "Urbo de Vardges") aŭ Vardgesavan (Վարդգէսաւան) post esti rekonstruita de princo Vardges Manuk proksime al la bordoj de Kasagh-rivero, dum la regado de reĝo Oronto la 1-a Sakavakjac de Armenio (570-560 BC).

 
La katedralo de Eĉmiadzin fondiĝis en 303.

Sub la regado de reĝo Tigrano la Granda (95-55 a.K.), la urbo estis parte loĝita de judaj kaptitoj.

En la unua duono de la 1-a jarcento p.K., sub la regado de la armena arsakida reĝo Vagharŝ la 1-a de Armenio (117-144), la malnova urbo de Vardgesavan estis renovigita kaj renomis Vagharŝapat (Վաղարշապատ). En lia unua libro Militoj de Justiniano, la bizanca historiisto Prokopio citis la urbon Valaŝabad (Balashabad), nomita laŭ reĝo Valaŝ (Balaŝ) de Armenio. La nomo evoluis al sia posta formo per la ŝanĝo en la meza L al Gh, kiu oftas en la armena lingvo. Moseo de Ĥoreno menciis, ke la urbo Vardges estis tute rekonstruita kaj barita de reĝo Vagharŝ la 1-a kiu iĝis konata kiel Noarakaghak (Նորաքաղաք, "Nova Urbo") kaj poste Vagharŝapat.

Vagharŝapat funkciis kiel la ĉefurbo de la arsakida reĝlando de Armenio inter 120 p.K. kaj 330 p.K. Post alpreno de kristanismo kiel ŝtata religio en Armenio en 301, Vagharŝapat iom post iom nomiĝis Eĉmiadzin (armene: Էջմիածին), laŭ la nomo de la Patrina Katedralo; la sidejo de la Armena Katolikosejo, kiu estas konsiderata kiel unu el la plej malnovaj religiaj organizaĵoj en la mondo. Kiel spirita centro de la tuta armena nacio, Vagharŝapat kreskis rapide kaj disvolviĝis kiel grava centro de edukado kaj kulturo. La urbo estis hejmo de unu el la plej malnovaj edukaj institucioj en Armenio fondita de Mesrop Maŝtoc.

La politika ĉefurbo de la armena reĝlando estis transdonita al la urbo Dvin en 336.

Mezepoko redakti

 
Kurdoj kaj persoj atakas Vagharŝapaton
 
Restaĵoj de la katedralo Zvartnoco el la 7a jarcento

Vagharŝapat konservis sian statuson kiel la plej grava urbo de la lando ĝis la falo de la arsakida dinastio en 428. La urbo iom post iom perdis sian gravecon sub la persa regado, specife kiam la sidejo de la Katolikoso estis transdonita al Dvin en 452. Tamen, la unua manuskripta biblioteko en Armenio estis fondita en 480 en Vagharŝapat (Eĉmiadzin).

La Armena Eklezio malakceptis la Koncilion de Kalcedonio (451) ĉar ili kredis, ke la kalcedonia kristologio tro similas al nestorianismo; tamen iuj armenaj episkopoj, kiuj ĉeestis en la teritorioj de romia Armenio, subskribis la dokumentojn de la Koncilio kaj ankaŭ akceptis en 458 enciklikon de Papo Leono la 1-a postulantan aliĝon al la Kalcedonia Difino. En Persa Armenio, la persa nestoriana eklezio subtenis la disvastiĝon de nestorianismo, kiun la armena eklezio antaŭe deklaris hereza kaj vidis kiel minaco al la sendependeco de sia eklezio. Petro la Iberia, kartvela princo, ankaŭ forte kontraŭis la Kalcedonian Kredaron. Tiel, en 491, Katolikoso Babken la 1-a de Armenio, kune kun la albanaj kaj iberaj episkopoj kunvenis en Vagharŝapat kaj rifuze kondamnis la Kalcedonian difinon.[9]

En 587 dum la regado de imperiestro Maurikios, Vagharŝapat (tiam nomata Valarŝapat) kaj granda parto de Armenio venis sub romian administradon post kiam la romianoj venkis la Sasanidan Persan Imperion ĉe la batalo de la Blaratono.

En 658 p.K., Vagharŝapat, kune kun la resto de la Armena altebenaĵo, estis konkerita fare de la araboj. La urbo estis nelonge revivigita inter la 9-a kaj la 11-a jarcentoj sub la Bagratida Armenio, antaŭ ol estis forbalaita de la bizancanoj en 1045 kaj poste de la selĝukoj en 1064.[10]

Meze de la 13-a jarcento, Vagharŝapat fariĝis parto de la Ilkanlando de la Mongola Imperio. Dum la lasta kvarono de la 14-a jarcento la ak-kojunla sunaisma oghuz-tjurka tribo transprenis Armenion, inkluzive de Vagharŝapat.

En 1400, kiam Timuro invadis Armenion kaj Kartvelion multaj distriktoj inkluzive de Vagharŝapat estis senhomigitaj sub la regado de la Timurida Imperio. En 1410, Armenio falis sub la kontrolon de la tribo kara-kojunlo, ŝijaisma oghuz-tjurka popolo. Sub la tjurk-mongola regado, Vagharŝapat estis konata de la turkoj kiel Uĉkilisa (Üçkilise, "tri preĝejoj" en la turka lingvo).[11]

La influo de Vagharŝapat malpliiĝis inter 1045 kaj 1441, kiam la sidejo de la Armena Katolikosejo estis transdonita el la kilikia urbo Siso al Eĉmiadzin.

 
Vidaĵo de Eĉmiadzin de rusa pentristo Mikaelo Ivanov, 1783

Frua moderna periodo redakti

Inter 1502 kaj 1828, Armenio iĝis parto de la persa ŝtato sub la regado de la dinastioj safavidoj, afŝaridoj kaj kaĝaroj, kun mallongaj periodoj de otomana regado inter 1578 kaj 1603 kaj poste inter 1722 kaj 1736.

En 1828, post la Rusa-Persa Milito, Eĉmiadzin, kiel parto de la Erevana ĥanato, estis transdonita al la Rusa Imperio kiel rezulto de la Traktato de Turkmenĉaj subskribita la 21-an de februaro 1828.

En libro de 1833 Eli Smith kaj H. G. O. Dwight priskribis Eĉmiadiznon, tiam vilaĝo, jene: "Ĝi prezentas nenion krom superplenan kolekton de kotaj kabanoj, eble 500." [12]

Kun la establado de la Erevana Gubernio en 1850, Eĉmiadzin iĝis la centro de la tiam ĵusformita Eĉmiadzinskij Ujezd.

 
Kontruaĵo el soveta epoko, dizajno de Tamanjan

Nuntempo redakti

Armenio ĝuis mallongan sendependecon inter 1918 kaj 1920 antaŭ la falo al la bolŝevika 11-a Ruĝa Armeo kaj fariĝis parto de Sovetunio. En 1925, la nova plano rekonstrui la modernan urbon estis entreprenita de la arkitekto Aleksandro Tamanjan. Ĝi estis finita inter 1939 kaj 1943. En 1945, la urbo Vagharŝapat estis oficiale renomita Eĉmiadzin fare de la soveta registaro.

Dum la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj, la urbo travivis masivan ondon de konstruo, inkluzive de loĝkonstruaĵoj kaj industriaj plantoj. Fine de la 1960-aj jaroj, la historiaj monumentoj de la urbo; inkluzive la religian komplekson de la Patrina Seĝo de Sankta Eĉmiadzin, preĝejo de Sankta Ripsime, preĝejo Sankta Gajane kaj la ĉirkaŭa regiono de la katedralo Zvartnoco, estis tute restaŭritaj.[13]

Post la sendependeco de Armenio, la urbo estis oficiale renomita Vagharŝapat en 1995. Tamen la urbo estas ankoraŭ populare konata kiel Eĉmiadzin.

En oktobro 2018, Diana Gasparjan, nomumita de la Partio Civila Kontrakto en la opozicio, estis elektita urbestro de la urbo kaj la unua ina urbestro de la lando.[14]

Religia ĉefurbo redakti

 
Armena diservo.

Post la agnosko de kristanismo kiel oficiala religio en Armenio, la rolo de Vagharŝapat en la vivo de la lando pliiĝis, samtempe ĝi fariĝis la centro de armena spiritualeco. La Katedralo estas konstruita kiel citadelo, kaj la kapeloj dediĉitaj al la forfuĝintaj virgulinoj estas konstruitaj en la martiraj lokoj. Meze de la 5-a jarcento, post la transdono de la Patrina Seĝo al la nova ĉefurbo, nomata Dvin, fakte ĝis la 7-a jarcento, Vagharŝapat perdis sian antaŭan signifon. En la 7-a jarcento, en la sfero de pers-bizancaj konfliktoj, en la jardekoj de aŭtonomio, kreiĝis kondiĉoj por la kresko de la ekonomio kaj kulturo de la urbo. La preĝejo de Sankta Gajane (jaro 680), la Patrina Katedralo estas renovigita. La Katedralo Zvartnoco (641-661) kaj la Katolikosa sidejo najbara al ĝi estas konstruataj proksime al la vojo de Vagharŝapat al Artaŝat. En la 15-a jarcento, la Katolikosejo estis restarigita en Vagharŝapat. De la 13-a ĝis la 15-a jarcentoj, Vagharŝapat iĝis la centro de la armena animo, kaj la eklezio, sendepende de la movadoj de la Katolikoso, konservis la ĉefan signifon de la katedralo. En 1828 Eĉmiadzin estis finfine aneksita al Rusio kiel parto de orienta Armenio. La rusa registaro, same kiel la antaŭaj aŭtoritatoj, ankaŭ agnoskis la rajtojn de la parokanaro pri Eĉmiadzin. Kvankam Eĉmiadzin fariĝis la centro de la ŝtato meze de la 19-a jarcento, la urbon mem regis la Katolikosejo kaj la Kongregacio, kune kun la Sinodo. De la unuaj tagoj de la sovetia regado Eĉhmiadzin ĉesis aparteni al monaĥejo kaj fariĝis la centro de la provinco Vagharŝapat. La Patrina Seĝo de Sankta Eĉmiadzin nun estas la loĝejo de la Katolikoso de ĉiuj armenoj.

Flago redakti

 
Flago de Vagharŝapat

La flago de la urbo Eĉmiadzin estas simbolo kun bilda kaj kolora kombinaĵo. Kontraŭ la flava fono de la rektangula bildo, kruco estas prezentita en purpuro kun iometa devio de la centro, kaj en la mezo de ĉi-lasta estas striita, cirkla, rando kun bruna koloro. En la unua tavolo, vitoj estas flavaj, kiujn interrompas supre tripinta kastelo flavkolora, elstaranta el la cirklo. La dua tavolo estas apartigita de la unua per oranĝa koloro kaj blua, en kiu la vorto "Eĉmiadzin" estas skribita per armenaj majusklaj literoj supre. Estas tri kruco-formaj bildoj perpendikularaj al ĝi kaj en la centro horizontale troviĝas kvin oranĝaj ĉeloj. La tria tavolo, kiu estas apartigita de la dua per maldika oranĝa muro, inkluzivas krucforman purpurbluan bildon kun anĝeloj sur la randoj. La kvara tavolo, kiu estas la centro de la blazono, prezentas la ĉapelitan armenan literon "E" en oranĝa koloro kun blua ĉirkaŭaĵo. La flava koloro de la flago, abrikoto, simbolas la reĝan abrikoton, ĉar Eĉmiadzin estis reĝa urbo, kaj la purpura koloro simbolas esti katolikoso.

Geografio kaj klimato redakti

 
Mapo de nuntempa Eĉmiadzin

Vagharŝapat estas la plej granda satelita urbo de Erevano kaj la 4-a plej granda en Armenio laŭ loĝantaro. Ĝi situas okcidente de Erevano en la baseno de la rivero Kasagh, en la nordorienta ekstremaĵo de la Ararat-ebenaĵo, kaj tre proksime al la internacia flughaveno Zvartnoco.

Laŭ la Historio de Armenio de Moseo de Ĥoreno kaj kiel rezulto de pluraj arkeologiaj esploroj faritaj en la areo, la plej verŝajna loko de la pratempa urbo Vagharŝapat estas la areo de la monteto Ŝreŝ proksime al rivero Kasagh.[15]

Monteto Ŝreŝ aŭ la Kond de Ghugo , kiel ĝi estis nomita fare de la loka loĝantaro, estas nur 500 metrojn fore en la nordoriento de nuntempa Vagharŝapat, sur la vojo al Oŝakan. Ĝi estas artefarita monteto kaj havas diametron de 123 metroj longa. Ĝi unue estis elfosita en 1870. En 1913 kaj 1928, la areo estis elfosita de arkeologo Jervand Lalajan. Grandskalaj elfosadoj estis faritaj ĉirkaŭ la monteto kaj la proksimaj lokoj de Mecamoro kaj Moĥrabluro inter 1945 kaj 1950.

Historie, Vagharŝapat estas en la koro de la Armena Altebenaĵo, en la kantono Aragacotn (armene: Արագածոտն գաւառ Aragatsotn gavar, malsama al la nuna provinco Aragacotno) de la provinco Ajrarat, ene de Granda Armenio.

La urbo havas mezan altecon de 853 metroj super la marnivelo. La klimato estas malvarma duonarida (klimata klasifiko Köppen).

 
Vidaĵo de la Sankta Seĝo

Demografio redakti

Vagharŝapat estas la plej granda urba komunumo de la provinco Armavir. Tamen la loĝantaro de la urbo iom post iom malkreskis post la kolapso de Sovetunio.[16]

La plimulto de la loĝantaro de la urbo estas etnaj armenoj, kiuj apartenas al la Armena Apostola Eklezio. La reguliga korpo de la eklezio estas la Diocezo de Armavir bazita en la proksima urbo Armavir. Inter 1996 kaj 2014, la Preĝejo Sankta Dipatrino de Vagharŝapat servis kiel sidejo de la diocezo. Malfermita en 1767 fare de la katolikoso Simeono la 1-a, la eklezio situas en la centro de Vagharŝapat, norde de la Patrina Seĝo de Sankta Eĉmiadzin.[17]

Famaĵoj redakti

La religia komplekso de la Patrina Seĝo de Sankta Eĉmiadzin (armene: Մայր Աթոռ Սուրբ Էջմիածին) estas la spirita kaj administra ĉefsidejo de la tutmonda Armena Apostola Eklezio kaj la Pontifika Loĝejo de la Supera Patriarko kaj Katolikoso de ĉiuj armenoj.

La Patrina Katedralo de Sankta Eĉmiadzin troviĝas en la komplekso ĉirkaŭita de multaj aliaj strukturoj konstruitaj tra la jarcentoj. Plej multaj konstruaĵoj havas grandan arkitekturan signifon, kiel ekzemple la malnovaj kaj novaj Pontifikaj Loĝejoj, la Kancelario aŭ la Divanatun, la Pordego de Reĝo Trdat, Muzeo pri Trezoro Alex kaj Marie Manoogian (1982), Muzeo Ĥrimjan, la malnova konstruaĵo de la Seminario, la Horloĝturo, la Librejo, ktp.

La Gevorkajn Teologia Seminario estas teologia kolegio de la Armena Apostola Eklezio fondita de la katolikoso Gevork la 4-a en 1874 ene de la komplekso de la Patrina Seĝo. Krom la Patrina Katedralo, Vagharŝapat estas hejmo de multaj aliaj gravaj armenaj preĝejoj, kiel la Preĝejo Sankta Dipatrino, kaj katedraloj. La Katedralo de Eĉmiadzin, la preĝejoj de Sankta Ripsime, Sankta Gajane kaj Sankta Ŝoghakat, kaj la arkeologia loko de Zvartnoco estas listigitaj inter la Mondaj Heredaĵoj de Unesko.

Mondaj heredaĵoj de Unesko: redakti

 
Katedralo de Eĉmiadzin
 
Preĝejo Sankta Ripsime

Katedralo de Eĉmiadzin: redakti

Historie, la fokuso de la urbo estas la Patrina Katedralo de Sankta Eĉmiadzin, (armene: Մայր Տաճար Սուրբ Էջմիածին Majr Taĝar Surb Eĉmiadzin) kiu estas unu el la plej malnovaj katedraloj en la mondo. Ĝi unue estis konstruita de Sankta Gregorio la Iluminanto kiel volbita baziliko en 301–303, kiam Armenio ĵus adoptis kristanismon kiel ŝtatan religion (la unua tia en la monda historio). La kirko estis pligrandigita en multaj okazoj, precipe en 480, 618 kaj 1658.[18]

La Baptejo Sankta Vartano kaj Johano estas tri-kupola kapelo situanta norde de la Patrina Katedralo kaj dizajnita por bapto-ceremonioj. Ĝi estis projektita de arkitektoj Jim Torosyan kaj Romeo Julhakjan kaj konsekrita la 26-an de septembro 2008, dum la konstruado estis financita de la brita-armena filantropo Armen Sargsjan.

La Preĝejo de la Sanktaj Ĉefanĝeloj estis konstruita inter 2009 kaj 2011 kaj situanta en la korto de la konstruaĵo de la Gevorkjan Teologia Seminario. La unu-kupola preĝejo estis konsekrita la 5-an de novembro 2011. Ĝi estis projektita de arkitekto Jim Torosjan. La konstrulaboron financis la armena filantropo Gagik Galstjan.

Preĝejo Sankta Ripsime: redakti

Konstruita en 618, la Preĝejo Sankta Ripsime esence travivis preskaŭ senŝanĝa. Ĝi estas konsiderita unu el la plej malnovaj pluvivaj preĝejoj en Armenio, konata pro sia bona arkitekturo de la klasika periodo, kiu influis multajn aliajn armenajn preĝejojn. Ĝi estis starigita en 618 fare de katolikoso Komitas sur la origina maŭzoleo, konstruita fare de la katolikoso Sahak la 1-a en 395, kiu enhavis la restaĵojn de la martirigita Sankta Ripsime. Laŭ la armena historiisto Arakel el Tabrizo de la 17-a jarcento, la preĝejo estis renovigita dum 1651–1653 de Katolikoso Filipo la 1-a. Riparoj estis faritaj sur la tegmento, supro de la kupolo, la muroj kaj bazoj. Kruco estis metita supre de la tegmento, kaj malgranda enirhalo estis aldonita al la okcidenta flanko. Ĝi estas unu el la malmultaj preĝejoj en Armenio, kiuj restis aktivaj dum la sovetia periodo.

Preĝejo Sankta Gajane: redakti

Konstruita en 630 de Katolikoso Ezra la 1-a, la preĝejo Sankta Gajane distingiĝas per la harmoniaj proporcioj. Ĝi estas tri-nava kupola baziliko kun okangula tamburo ripozanta sur kvar internaj kolonoj, kiuj dividas la internon de la preĝejo en tri. Ĝia dizajno restis senŝanĝa malgraŭ partaj renovigoj de la kupolo kaj kelkaj plafonoj en 1652.

Preĝejo Ŝoghakato: redakti

Kun signifobje lumguto , Ŝoghakat-preĝejo estas ununava kupola baziliko, konstruita kaj kompletigita en 1694 de princo Aghamal Soroteci dum la periodo de Katolikoso Nahapet la 1-a. Ĝi estas konstruita per ruĝaj kaj nigraj tofaj ŝtonoj, starigitaj sur la restaĵoj de 6a- jarcenta baziliko. La restaĵoj de malgranda kapelo de la 4-a jarcento videblis ĉe la sudokcidenta fino de la preĝejo Sankta Ŝoghakat.[19]

Katedralo Zvartnoco: redakti

Zvartnoco estas 7-ajarcenta ruinigita cirkla preĝejo konstruita laŭ la ordo de Katolikoso Nerses la 3-a la Konstruanto inter 641 kaj 653. Ĝi estas ĉe la orienta rando de nuntempa Eĉmiadzin. Zvartnoco estis majesta katedralo fama pro sia unika projekto, dediĉita al Sankta Georgo, konstruita ĉe la loko, kie supozeble okazis kunveno inter reĝo Tiridato la 3-a kaj sankta Gregorio la Iluminanto. En 930, la preĝejo estis ruinigita pro tertremo kaj restis preskaŭ kaŝita ĝis ĝi estis retrovita en la frua 20-a jarcento fare de arkitekto Toros Toramanjan. La ejo estis elfosita inter 1900 kaj 1907, malkovrante la fundamentojn de la katedralo same kiel la restaĵojn de la Pontifika palaco kaj vinfarejo.

Kulturo redakti

 
Komitas palaco de kulturo en Eĉmiadzin
 
Biblioteko Vatche kaj Tamar Manoukian

Eĉmiadzin estas la kultura centro de la provinco Armaviro kaj unu el la gravaj centroj de la tuta respubliko. La Komitas-Kultura Palaco funkcias en la urbo ekde 1957, dum la Nacia Galerio Eĉmiadzin funkcias ekde 1970.

La urbo ankaŭ estas hejmo de kelkaj muzeoj inkluzive de la Vagharŝapata Etnografia Muzeo, Muzeo kaj Galerio Ĥoren Ter-Harutjunjan, Muzeo kaj Galerio Mher Abegjan, kaj dommuzeo de Hovhannes Hovhannisjan. Tamen, la plej elstaraj muzeoj de Eĉmiadzin situas ene de la komplekso de la Sankta Seĝo:

  • Katedralo de Eĉmiadzin malfermita en 1869 de Katolikoso Georgo la 4-a,
  • La Katolikosa Muzeo ene de la malnova pontifika restadejo aŭ Hin Veharan konstruita en 1738–1741 kaj funkcias kiel Katolikosa Muzeo ekde 1968.[20]
  • Muzeo Ĥrimjan: konstruita kaj malfermita en 1896 fare de la katolikoso Mkrtiĉ la 1-a de Van. Ĝi estis ĵus renovigita por fariĝi muzeo de arto.[21]
  • Trezorejo Alex kaj Marie Manoogian: malfermita la 11an de oktobro 1982, projektita de arkitekto Baghdasar Arzumanjan. La muzeo gastigas trezorojn de la Armena eklezio tra la historio.
  • Muzeo Ruben Sevak: malfermita en 2013 ene de la konstruaĵo Ghazarapat de la Patrina Seĝo.

La Patrina Seĝo ankaŭ estas hejmo de la Pontifika Librobutiko funkcianta ekde 1962, kaj la Manuskriptejo Vatche kaj Tamar Manoukian malfermiĝis en 2012. [22][23][24]

La urbo festas la "Eĉmiadzinan tagon" ĉiujare ekde 2008 en Eĉmiadzin la 8an de oktobro. Laŭ la malnova armena tradicio, Mesrop Maŝtoc alportis la nove kreitan armenan alfabeton al la urbo la 8-an de oktobro 405.[25]

Transporto redakti

 
Novaj busoj de Eĉmiadzin.

Eĉmiadzin estas ligita kun Erevano kaj suda Armenio tra la Aŭtovojo M-5, dum la Aŭtovojo M-3 ligas la urbon kun norda Armenio.

La Internacia Flughaveno Zvartnoco de Erevano situas nur 10 kilometrojn oriente de Eĉmiadzin.

Situante 20 km okcidente de la ĉefurbo Erevano, Eĉmiadzin estas ligita kun la ĉefurbo per publikaj kamionetoj, loke konataj kiel marŝrutkoj. Ĉi tiuj veturiloj estas ĉefe rusaj fabrikitaj kamionetoj GAZelle kun 13 sidlokoj, kiuj havas regulajn vojaĝojn inter la du urboj tra la tago. Ekde 2018, kelkaj novaj busoj ankaŭ havas regulajn vojaĝojn al Erevano.

Ekonomio redakti

 
Centro de Eĉmiadzin

Industrio redakti

Eĉmiadzin estis hejmo de la unua paperfabrikejo en la historio de Armenio. En 1780, Katolikoso Simeono la 1-a de Erevano fondis la Paperfabrikejon Eĉmiadzin, kiu servis 6 jarojn.

Sub la sovetia regado, la urbo fariĝis grava industria centro. Ĝi estis hejmo de 4 ĉefaj industriaj firmaoj specialigitaj pri produktado de milita teknologio. Tamen la produktiveco de la plantoj malpliiĝis post la falo de Sovetunio.

Nuntempe la industrio de la urbo ĉefe baziĝas sur nutraĵa prilaborado. La plej grandaj industriaj firmaoj de la urbo estas la Eĉmiadzina Instrumenta Fabrikejo fondita en 1966, la E.P.G. Ejmiatsin Cannery fondita en 1969, la laktfabrikejo Eĉmiadzin Kat fondita en 1997, la Sonimol-fabrikejo por grajnoj fondita en 2001, la Eĉmiadzina vinbrando kaj vodko- fabrikejo fondita en 2005, kaj la Ekologia V.K.H. fabrikejo pri detruado de biologiaj ruboj fondita en 2009.[26]

 
Preĝejo de Sankta Gajane

Turismo redakti

Estante la spirita centro de la armena nacio tutmonde, Eĉmiadzin estas grava turisma celloko por armenoj same kiel por eksterlandaj vizitantoj. Ĝi estas hejmo de la Mondaj Heredaĵoj de Unesko kiaj la katedralo de Eĉmiadzin, katedralo Zvartnoco, preĝejo Sankta Ripsime, preĝejo Sankta Gajane kaj preĝejo Ŝoghakat, entute grupigitaj kiel la katedralo kaj preĝejoj de Eĉmiadzin kaj la arkeologiejo de Zvartnoco.

La Maĉanenca Turisma Centro de Eĉmiadzin disponigas unikan instalaĵon por la vizitantoj de la urbo. La komplekso enhavas kulturan centron kun malgranda teatro, trinkejo kaj ĵazklubo, tradicia kuirarto, kaj butika hotelo. La hotela kaj kazina komplekso Zvartnoco situas ĉe la orienta enirejo de la urbo.[27]

 
Gevorkjan Teologia Seminario.

Edukado redakti

La religia Gevorkjan Teologia Seminario estas unu el la plej signifaj instruejoj de Armenio. Aliaj edukaj institucioj inkluzivas la Universitaton Gregorio la Iluminanto kaj la mezan kolegion de profesia edukado.

Centro de Teologio kaj Armenologio Garegino la 1-a ankaŭ funkcias en la urbo ekde 2000. Eĉmiadzin estas hejmo de 14 publikaj mezlernejoj, 8 infanĝardenoj kaj 2 muzikaj akademioj. La nova komplekso de Eurnekiana Lernejo de la Patrina Seĝo estis malfermita en septembro 2017.[28]

Sporto redakti

 
Infanoj ludas piedpilkon en Eĉmiadzin.

FK Vagharŝapat estis la sola futbala klubo de la urbo, debutis en la Armena Supera Ligo kiel Zvartnoc Eĉmiadzin en 1992. Tamen ĝi dissolviĝis komence de 2006 kaj nuntempe estas neaktiva pro profesia futbalo. La Eĉmiadzina Stadiono situanta tuj sude de la komplekso Patrina Seĝo, povas akcepti ĝis 3.000 spektantojn.

En oktobro 2016, la Futbala Federacio de Armenio lanĉis la konstruadon de futbala akademio ĉe la suda antaŭurbo de la urbo, sur la aŭtovojo Vagharŝapat-Margara. La pionira ceremonio okazis la 12an de aprilo 2017, ĉeestis prezidanto Serĵ Sargsjan, UEFA-prezidanto Aleksander Čeferin kaj FFA-prezidanto Ruben Hajrapetjan. Kun proksimuma kosto de 2 milionoj da usonaj dolaroj, la komplekso okupas areon de 55.601 kvadrataj metroj kaj estas finita antaŭ oktobro 2017. La projekto estas kunfinancita de FFA, UEFA kaj FIFA.[29][30]

Nova sporta lernejo nuntempe konstruiĝas en Eĉmiadzin ekde 2015, kun kosto de pli ol 1 miliono da usonaj dolaroj. La projekto finiĝis en 2019.

La proksima vilaĝo Aknaliĝ (10 km sude de Eĉmiadzin) estas fama pro la ĉevala centro Ara kaj Ajcemnik.[31]

Internaciaj rilatoj redakti

Eĉmiadzin estas membro de la Organizaĵo de mondheredaĵaj urboj[32] ekde la jaro 2007.[33]

Ĝemelaj urboj redakti

Eĉmiadzin ĝemelurbas kun la jenaj urboj:[34]

Amikaj urboj redakti

Eĉmiadzin ankaŭ kunlaboras kun:

Elstaraj eĉmiadzinanoj redakti

 
Pentristo Levon Manaserjan.
  • Zakarja la 2-a (?–1520), Katolikoso de ĉiuj armenoj 1515–1520.
  • Gregorio la 12-a XII (1498–1590),Katolikoso de ĉiuj armenoj 1576–1590.
  • Davido la 4-a (?–1633), Katolikoso de ĉiuj armenoj 1590–1629.
  • Makar Jekmaljan (1856–1905), komponisto.
  • Hovhannes Hovhannisjan (1864–1929), poeto.
  • Abraham Gjulĥandanjan (1875–1946), politikisto kaj historiisto.
  • Levon Manaserjan (1925), pentristo.
  • Aram Asatrjan (1953–2006), kantisto.
  • Ĥoren Gevor (1980–), profesia boksisto.
  • Mihran Harutjunjan (1989-), olimpika sportisto gajninto de arĝenta medalo.

Bildaro redakti

Vidu ankaŭ redakti

Piednotoj redakti

  1. Պատմաաշխարհագրական ակնարկ [Histori-geografia superrigardo] (armene). Provinco Armaviro: Armena Ministerio de Teritoria Administrado. Arkivita el la originalo je 28an de februaro 2014. Alirita 15an de aprilo 2014.
  2. "Էջմիածի՞ն, թե՞ Վաղարշապատ (Eĉmiadzin aŭ Vagharŝapat?)", Aravot, 26-an de oktobro 2010. ()
  3. (1994) International Dictionary of Historic Places: Middle East and Africa, Volumo 4. Taylor & Francis, p. 250. “La sankta urbo Eĉmiadzin, kie la unua kristana kirko en Armenio ekkonstruiĝis...”.
  4. James R. Russell. Zoroastrianism in Armenia. — Harvard University Press, 1987. — P. 118.
  5. (1982) Doing the Truth in Charity: Statements of Pope Paul VI, Popes John Paul I, John Paul II, and the Secretariat for Promoting Christian Unity, 1964-1980. Paulist Press, p. 230. “...el la sankta urbo Eĉmiadzin...”.
  6. "hy:Համայն հայոց հոգևոր մայրաքաղաքը 2700 տարեկան է, նշվեց Էջմիածնի տոնը (ֆոտոշարք)", 8-an de oktobro 2015. (armene)
  7. (1981) Seven songs about Armenia. Progress, p. 106. “...Aŝtarak, Artaŝat, Eĉmiadzin kaj Abovjan ĉar ili iĝis suburboj de Erevano.”.
  8. "Armenia: mountains, monasteries and a glimpse of the land of Noah", 16an de majo 2015.
  9. (16an de decembro 2016) Armenia Christiana: Armenian Religious Identity and the Churches of Constantinople and Rome (4th–15th Century). Wydawnictwo UJ. ISBN 978-83-233-9555-3.
  10. Zvartnots and the Origins of Christian Architecture in Armenia, W. Eugene Kleinbauer, The Art Bulletin, Vol. 54, No. 3an de septembro 1972: 261.
  11. The Turco-Mongol Invasions. Rbedrosian.com. Alirita 22an de majo 2012.
  12. (1833) Researches of the Rev. E. Smith and Rev. H.G.O. Dwight in Armenia: Including a Journey Through Asia Minor, and into Georgia and Persia, with a Visit to the Nestorian and Chaldean Christians of Oormiah and Salmas, Volumo 2. Crocker and Brewster.
  13. ՊԱՏՄԱԿԱՆ ԱԿՆԱՐԿ. Arkivita el la originalo je 2020-08-07. Alirita 2020-09-11.
  14. Armenio elektis sian unuan urbestrinon
  15. Ejmiatsin: History[rompita ligilo]|dato=januaro 2013}}
  16. armene:Հայկական մարզի (1828-1840թթ.) 1000-ից ավելի բնակիչ ունեցող 10 բնակավայրերը (armene). ANI Foundation for Armenian Studies (10-an de decembro 2015). Arkivita el la originalo je 11an de decembro 2015. Alirita 10-an de decembro 2015.
  17. "Էջմիածնի Սուրբ Աստվածածին եկեղեցի".
  18. (2016) The Eerdmans Encyclopedia of Early Christian Art and Archaeology, ed., Paul Corby Finney. Grand Rapids, Miĉigano: William B. Eerdmans Publishing, p. 455–456. ISBN 978-0-8028-9016-0.
  19. Yeghishe.am: Shoghakat. Arkivita el la originalo je 6an de julio 2011. Alirita 22an de novembro 2010.
  20. Antikva pontifika loĝejo
  21. Muzeo Ĥrimjan
  22. Manuskriptejo Vatche kaj Tamar Manoukian
  23. Librovendejo
  24. La Armena Eklezio - Մայր Աթոռ Սուրբ Էջմիածին.
  25. Hetq online: Etchmiadzin Day Celebrated Today. Hetq.am. Alirita 31an de januaro 2013.[rompita ligilo]
  26. Բժշկական թափոնների վնասազերծման գործարան Էջմիածնում - Հետք - Լուրեր, հոդվածներ, հետաքննություններ.
  27. Ծանոթ-անծանոթ քաղաքը՝ Էջմիածին.
  28. Union of Communities of Armenia: Ejmiatsin. Caa.am. Arkivita el la originalo je 11an de septembro 2011. Alirita 31an de januaro 2013.
  29. ՀՖՖ-ն Արմավիրի մարզում իրականացնելու է ֆուտբոլի զարգացման խոշոր ներդրումային ծրագրեր.
  30. Working visit of President Serzh Sargsyan to Armavir marz - Domestic visits - Updates - The President of the Republic of Armenia [oficiala retejo].
  31. ԷՋՄԻԱԾԻՆԸ ՖՈՒՏԲՈԼԻ ԱԿԱԴԵՄԻԱ ԿՈՒՆԵՆԱ. Arkivita el la originalo je 2020-10-01. Alirita 2020-09-11.
  32. Echmiatsin, Arménie (france). OVPM. Arkivita el la originalo je 2013-06-05. Alirita 31an de januaro 2013.
  33. Etchmiadzin: International relations. Arkivita el la originalo je 2020-09-29. Alirita 2020-09-11.
  34. Sister cities. Vagharshapat. Arkivita el la originalo je 2018-09-07. Alirita 2020-07-02.
  35. Sister cities. HyeTert (2020-01-29). Alirita 2020-07-02.