Eŭcelado estas malgranda natura satelito de la planedo Jupitero.

Eŭcelado
Natura satelito  de Jupitero (XLVII)
satelito de Jupitero • neregula satelito
Oficiala nomo Jupitero XLVII[1]
Aliaj nomoj S/2003 J 1
Nomita laŭ Eucelade vd
Malkovro
Malkovrinto Scott S. Sheppard[1]
Dato de malkovro 5-a de februaro 2003[1]
Loko de malkovro Mauna Kea[1]
Orbitaj ecoj
Granda duonakso 23 661 000 km
Discentreco 0,2721
Meza anomaliangulo 98,4° vd
Klinangulo 165,482° (rilate al la ekvatoro de Jupitero)
Periodo -746,39 tagoj (malantaŭen)
Longitudo de
suprenira nodo
206,3° vd
Argum. de periapsido 325,6° vd
Fizikaj ecoj
Diametro ~4 km (averaĝe)
Maso
- Denso
- Surfaca falakcelo
~9,0 × 1013 kg
~2,6 × 103 kg/m3
~0,0015 m/s2
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Albedo
Geometria albedo
~0,04
0,04 vd
Observaj ecoj
Videbla magnitudo 22,6 vd
vdr

Ĝin malkovris, en 2003, teamo el la Universitato de Havajo estrata de Scott S. Sheppard[2]; ĝi tiam ricevis la provizora nomo S/2003 J 1. Dum marto 2005 la Internacia Astronomia Unio oficiale nomis ĝin[3] kiel Eŭcelado, persono el la helena mitologio, muzo kaj filino de Zeŭso.

Eŭcelado rivoluas ĉirkaŭ Jupitero malantaŭen, kaj anas la lunaron de Karmeo, kiun konsistigas malantaŭenirantaj, neregulaj satelitoj kiuj orbitas inter 23 kaj 24 milionoj da kilometroj for de Jupitero, kaj kies orbita inklinacio valoras proksimume 165°.

Referencoj redakti