Eŭgeno Zolli (Brodi de Pollando, la 17-an de septembro 1881Romo, 2-a de marto 1956) estis rabeno en Triesto kaj en Romo.

Eŭgeno Zolli
Persona informo
Naskonomo Israel Zoller
Naskiĝo 27-an de septembro 1881 (1881-09-27)
en Brodi, Reĝlando Galicio kaj Lodomerio,  Aŭstrio-Hungario
Morto 2-an de marto 1956 (1956-03-02) (74-jaraĝa)
en Romo
Tombo Campo Verano
Lingvoj italapola
Ŝtataneco ItalioReĝlando Italio
Alma mater Universitato de Florenco
Okupo
Okupo rabeno
vdr
Parto de serio

stelo de Davido  
Judismo

Portalo | Kategorio
Judoj · Judismo · Kiu estas judo
Ortodoksaj · Konservema judismo
Progresiva (Reforma - Liberala) · Ultraortodoksaj
Samarianoj · Falaŝoj · Karaimoj
Etnaj grupoj kaj lingvoj
Aŝkenazoj · Sefardoj · Mizraĥoj
Hebrea · Jida · Judhispana · Geeza
Religio
Dio · Principoj de kredo en judismo · Diaj nomoj
613 micvot · Halaĥa · Leĝaro de Noe
Mesio · Eskatologio
Juda pensado, filozofio kaj etiko
Juda religia filozofio
Cedaka · Musar · Elekteco
Ĥasidismo · Kabalo · Haskala
Religiaj tekstoj
Torao · Tanaĥo · Miŝno · Talmudo · Midraŝo
Tosefta · Miŝne Tora · Ŝulĥan Aruĥ
Siduro · Maĥzoro · Pijuto · Zoharo
La vivciklo, tradicioj kaj kutimoj
Brit mila · Brit ŝalom · Pidjon ha-ben · Simĥat Bat · Bar-micvo
Ŝiduĥ · Nupto · Divorco (Get) · Sepulto
Kaŝrut · Juda kalendaro · Judaj festotagoj
Talito · Tfilino · Cicito · Kipao
Mezuzo · Menorao · Ŝofaro · Sefer Tora
Signifaj figuroj de judismo
Abraham · Isaak · Jakobo · Moseo
Salomono · Davido · Elija · Aaron
Majmonido · Naĥmanides · Raŝi
Baal Ŝem Tov · Gaon de Vilno · Maharal
Religiaj konstruaĵoj kaj institutoj
Templo · Sinagogo · Jeŝivo · Bejt midraŝ
Rabeno · Ĥazan · Dajan · Gaon
Kohen (pastro) · Maŝgiaĥ · Gabaj · Ŝoĥet
Mohel · Bejt din · Roŝ jeŝiva
Juda liturgio
Ŝema · Amida · Kadiŝ
Minhag · Minjan · Nosaĥ
Ŝaĥarit · Minĥa · Ma’ariv · Ne’ila
Historio de judoj
Antikva historio de Izraelo
Historio de judoj en mezepoko
Historio de judoj en novepoko
Proksimaj temoj
Antisemitismo · Holokaŭsto · Israelo
Filosemitismo · Cionismo
Abrahama religio

Li naskiĝis kiel Israel Anton Zoller de riĉa pola juda familio; sed kiam la fabriko de lia patro estis senkompense konfiskita de la rusa registaro tiam okupanto de parto de la pola teritorio, li decidis elmigri al Aŭstrio kaj poste al Triesto, kie li elektiĝis ĉefrabeno de la juda komunumo en Triesto (1920) kaj samtempe profesoris pri hebreaj lingvo kaj literaturo ĉe la Universitato de Padovo. Menciindas ke por tiel profesori li devis, pro la perforta italigo de nomoj altrudita de la Faŝista Regimo, ŝanĝi sian nomon al Italo Zolli (1933). Kaj, (1940), akceptis la elektiĝon al ĉefrabenado en Romo. Estis dum tiu funkcio kiam Italo Zolli komencis alproksimiĝi kaj, eble, renkonti, Pion la 12an. Sed tiu estis ankaŭ la periodo de la rasaj kaj antisemidaj leĝoj de Faŝismo.

La 27an de septembro 1943, do tuj post la itala armistico kun la Aliancanoj (la 8an de septembro 1943) kaj la okupo de Romo fare de nazioj, kolonelo SS Kapler pretendis el la hebrea roma komunumo, lasante travidigi ke per tiu “donaco” la sama komunumo sin liberigus el la danĝero de deportado, la liveron de 50 kilogramoj da oro. Sed rikolti tian kvanton da oro, por la posta tago, malfacilis: fakte la komunuma oro atingis nur 35 kilogramojn. Zolli, laŭ ne uniformaj rakontoj, turnis la problemon al Pio la 12-a, kiu jam sekrete protektis minacitajn judojn: tiu trovis la mankantan oron el rapida senvestado de iuj votoferoj de la romaj sanktejoj[1]. Tian papan agon estis memorigita en juda templo, tuj post la fuĝo de la okupanta germana armeo, en la 1944a julio.

Ĉar en Zolli jam maturiĝis, certe movite de liaj studoj pri judismo kaj de longaj prostudaj kontaktoj kun la kristana interpreto pri la juda afero, la aliĝo al kristanismo, li rezignis, sen deklarita motivo, la ŝarĝon de ĉefrabeno kaj de responsa zorganto de judaj institucioj, rezistante al la premoj por ke li daŭrigu en la oficoj. Nur, tamen, la 13an de februaro 1945 li ricevis la katolikan bapton kaj la nomon Eŭgeno Pio. Karakterizoj pri tiu transiro el judismo al kristanismo estis lia konvinko ke per aliĝo al katolikismo nenion da esenca judismo oni forlasis, kaj ke neglektante vidpunktojn pri Jesuo kaj kristanaro entenatajn en la Talmudoj, oni neglektas nur miskomprenaĵojn originitajn el la timo perdi sian identecon. Tamen li daŭrigis lekcii ĉe la roma Universitato “La Sapienza” kaj ĉe la Biblia Instituto.

Reagoj pro lia konvertiĝo redakti

La informo ke la roma ĉefrabeno kaj lia familio perbapte aliĝis al katolikismo ekscitis miron ĉe multaj gazetoj kaj kritikajn reagojn en la juda komunumo malgraŭ liaj respekto kaj estimo al la juda komunumo: opiniante ke lia demisiiĝo estus originita pro diverstipaj malfacilaĵoj, oni provis lin revenigi al la antaŭa komunumo per diversaj helpdonacoj, kiel propono lin nomumi direktoro de la Rabena Kolegio. Sed lia konvertiĝo havis profundajn radikojn nutriĝintajn tra longa spirita medito kaj scienca esploro kaj kultura mergiĝo. En 1953 li translokiĝis al la Universitato de Notre Dame en Indianao (Usono), kie oficiale lekciis pri Jesaja kaj ties "Javea Servisto" (41,1 ss) kaj publikigis sian membiografion Before the dawn (Antaŭ Ektagiĝo).

Liaj verkoj kaj pensado redakti

  • Il Nazareno. 1938. (La Nazareta)
  • Antisemitismo. AVE 1945. (Antisemitismo)
  • Christus. AVE 1946. (Kristo)
  • Da Eva a Maria. 1953 (De Eva al Maria).
  • Before the dawn, (membiografio). Edizioni San Paolo, 2004.

Ĉiuj liaj verkoj celas montri la historian veron de la evangelioj: li analizas la Jesuon de la historio startante el la logia (el la greka: diroj) travidigitaj en la evangelioj (aparte en Mateo), akompanante la leganton tra la Palestino de la unua jarcento, aŭskultigante al li la vortojn de Jesuo, esplikante la jesuan penson interne de juda tradicio kaj de la aramea lingvo. Sume, li kompilis sciencan gvidon al la esploro pri la spuroj legeblaj en la historio, ne, do, en la teologiaj kaj doktrinaj strukturoj kaj superstrukturoj, konvinkite ke “rekonstrui la mondon ene de kiu travivis Jesuo estas nepre bezonate se oni volas resuriri al liaj originaj vortoj. Por tio fari, Zolli opcias por kompenetrado – sub vidpunkto metodogia – de la principoj de la skolo historia-religia (germane religionsgeschichtliche Schule), kun la kriterioj de la historio de la formoj (germane formgeschichtliche Methode).

Per la “Il Nazareno”, li ne nur rompis la silenton de siaj italaj kunreligianoj pri Jesuo, blovante en la Lando, ĝuste en la jaro de la promulgado de la italaj raciaj leĝoj, la novan aeron jam cirkulantan en Eŭropo, kaj ne nur (oni pensu pri Isaac Marcus Jost, Abraham Geiger, Heinrich Graetz, Samuel Krauss, Leo Baeck, pri Joseph Klusner... kiuj ne disdegnis interesiĝi kaj interesigi pri Jesuo kiel pri “nia frato Jesuo), sed ankaŭ li riveliĝis iniciatinto de la niatempa ekzegezo, antaŭvidigante novajn vojojn por esplori la historian figuron de Jesuo.

Eksteraj ligiloj redakti

La misteriosa conversione del rabbino capo di Roma itale

Bibliografio redakti

"The Christian Rabbi", reportaĵo de Wlodzimierz Redzioch al Judith Cabaud.

Referencoj redakti

  1. Tornielli, Andrea. Pio XII, Il Papa degli Ebrei, Piemme, Casale Monferrato 2001. p. 278-279. — ISBN 978-88-384-6403-4