Eŭregiono Mozo-Rejno

eŭropa regiono

La Eŭropa regiono Mozo-Rejno aŭ pli mallonge Eŭregiono Mozo-Rejno (germane Euregio Maas-Rhein, france Eurégion Meuse-Rhin, nederlande Euregio Maas-Rijn) estas eŭropa regiono en la jura formo de Eŭropa Grupo por Teritoria Kunlaboro en la landlima regiono de Belgio, Germanio kaj Nederlando ĉirkaŭ la urboj Akeno, Lieĝo kaj Mastriĥto.

Eŭregiono Mozo-Rejno
Eŭropa Grupo por Teritoria Kunlaboro
Eŭropaj regionoj [+]

LandojBelgio, Germanio, Nederlando




Vikimedia Komunejo:  Meuse-Rhine Euroregion [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
skema mapo de la Euregio Meuse-Rejno (kun nederlandaj nomoj). En nuancoj de verdo partoj de Belgio, blue Nederlando kaj ruĝe Germanio

En la nordo ĝi limas al la Eŭregiono Rejno-Mozo-norda, en la oriento al la regiono Kolonjo-Bonno kaj en la sudo al la eŭropa regiono Sar-Lor-Luks (Sarlando-Loreno-Luksemburgio, ekde la jaro 2000 pli kaj pli simple nomata "Granda Regiono". La Eŭregiono Mozo-Rejno kovras areon de ĉirkaŭ 11 000 kvadrataj kilometroj kaj havas preskaŭ kvar milionojn da loĝantoj.

sidejo de la eŭregiono en la urbo Eupen

La koncepton de la translima regiono uzas interalie la trilanda regiona Esperanto-ligo Senlime:[1] Jam de antaŭ la dua mondmilito, esperantistoj el la tri najbaraj landoj kutimis renkontiĝi. Ili ofte biciklis kaj tranoktadis unu ĉe la alia. Tiel naskiĝis la tiel nomataj Trilandaj Renkontiĝoj, kiuj ankoraŭ nun ĉiujare (printempe kaj aŭtune) okazas en tiu regiono. Ĉiu el la regionaj Esperanto-grupoj (Akena, Marnolanda, Verviersa...) siavice organizis la Trilandajn Renkontiĝojn.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. jam en la titolpaĝo de la translima Esperanto-asocio Senlime, mapo de la Eŭregiono Mozo-Rejno klarigas la asocian teritorion (france kaj esperante)