Eŭripido

helena atena dramisto

Eŭripido (eble 486 a.K. - 406 a.K.) estis helena tragedia poeto, post Esĥilo kaj Sofoklo.

Eŭripido
Persona informo
Εὐριπίδης
Naskiĝo eble 486 a.K.
en Salamino
Morto 406 a.K.
en Pella
Lingvoj antikva greka vd
Ŝtataneco Antikva Ateno vd
Familio
Patro Mnesarchus vd
Patrino Cleito vd
Infanoj Eŭripido la juna vd
Profesio
Okupo tragediverkisto • dramaturgoverkisto • poeto • filozofo vd
Laborkampo dramopoeziofilozofio vd
Verkado
Verkoj Alcestiso ❦
Andromaĥo ❦
Bakĥantinoj ❦
Hekubo ❦
Heleno ❦
Elektro ❦
Heraklidoj ❦
Heraklo Furioza ❦
Petegantinoj ❦
Hipolito ❦
Ifigenio en Aŭlido ❦
Ifigenio inter Taŭridanoj ❦
Iono ❦
Ciklopo ❦
Medeo ❦
Oresto ❦
Rhesus ❦
Trojaninoj ❦
Fenicinoj vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Eŭripido naskiĝis ĉ 486 a.Kr. en la regiono Salamino aŭ sur la samnoma insulo. Li ŝajnas esti de malriĉa origino, kaj certe pli ol Esĥilo kaj Sofoklo. Malgraŭ sia retenemo li plenumis dum iom da tempo la funkcion de sacerdoto de Zeŭso en Fila kaj partoprenis atenan ambasadon senditan en Sirakuzon. Tamen li restis for de la politiko, sed ne tute neinteresita. Li estis misantropa kaj misoginia, duon-filozofo kaj tre intelektulo, influita de la racisma tendenco de sofistiko; kvankam li mem ne vidas si kiel sofisto, tiu influo videblas en la formo de la veoj (retoriko, raciismo ktp.), kaj en kritika sinteno kontraŭ la tradicioj, tragediaj temoj ktp.

Proksime al la fino de sia vivo, li forlasis Atenon; li restis dum kelkaj jaroj en Magnesio, en Tesalio, poste ĉe la kortego de l' art-amanta reĝo Arĥelao de Makedonio. Tie ĉi, okdek-jaraĝa, li mortis ĉ 406, post kiam ankaŭ tie li verkis kelkajn tragediojn. Li havis tri filojn.

Verkado redakti

La verkoj de Eŭripido ege diferencas de tiuj de Esĥilo kaj Sofoklo. Dum ĉi lastaj verkis laŭ la dogmoj fiksitaj, Eŭripido al tiuj oponis, ĉar li trovis ilin sensencaj.

Ĉe la publiko li estis, almenaŭ dumvive, malpli aprezata ol Esĥilo kaj Sofoklo: nur ege malofte premion li akiris en la ĉiujaraj Dionizo-festivaloj, entute nur kvarfoje la unuan premion. Por komparo: Esĥilo 13-foje, Sofoklo eĉ 20-foje.

Postmorte, tamen, tre baldaŭ li fariĝis la plej ofte ludata dramisto de la Greka mondo.

Ankaŭ persone li neniam estis vere populara, nek partoprenis en la publika politika vivo de sia urbo Ateno. Aristofano lin akre atakis kiel personon kaj pro lia verkado-stilo.

Karaktero redakti

Scivolo scienca lin instigis serĉi naturajn kaŭzojn de fenomenoj konsiderataj supernaturaj. La skeptikismo de Eŭripido ne povis daŭre agnoski la ideon, ke la ordon de la universon tenas la dioj. Sed eĉ se estus tiel, je ĝojo ne estus motivo. La kredojn, kiujn la Atenanoj akceptis sendiskute, li tute ne konsentis; li opiniis, ke la Olimpaj dioj montriĝis kruelaj, stultaj kaj puŝataj de deziroj, kiujn ĉe homo oni taksus hontindaj.

Li konsideris la diojn malpli noblaj ol homo brava. En siaj dramoj Eŭripido surscenigis la detrueman krudecon, kiel en La Bakĥantinoj, aŭ ĝin utiligis por fini situaciojn senelirajn kiel en Elektra. Aŭ kiel en Hipolito, kie li prezentas diojn kiel interbatalantajn fortojn, kiuj personigas la motivojn kaj impulsojn de la agantaj figuroj. Ĝuste en la figuroj troveblas la pleja grandiozo de la eŭripida verkaro.

La daŭra interesiĝo pri la homaj ecoj kaj kondutoj, donas al liaj tragedioj la forton defii la detruemon de la tempo. Eŭripido vivis en la epoko de la Peloponeza milito kaj, same kiel Aristofano, malamis tiun militon kaj la damaĝojn kiujn ĝi estigis. Lia akuza parolado kontraŭ la militistoj en Trojaninoj estas ne kompleta, ĝi donas nur sinsekvon da tragediaj scenoj pri unusola temo. Sed lia pledo insistas energie; kaj jen unu kaŭzo, kial Eŭripido ĉiam havos legantojn.

Li fokusas al priskribo de la roluloj, kvazaŭ lerta psikologo; li analizas la homajn pasiojn, instinktojn kaj malfortecojn, kaj la tiamajn problemojn, enkondukante ilin en la heroan etoson. Lia revolucio konsistas en tio ke li homigas la heroan tradician temaron enmetante ĝin en la krizo de kolektivaj valoroj de la dekadenca epoko, nome en sofistoj kaj skeptikuloj. La roluloj plue proponas la patosan spektaklon, draman pli ol tragedian; la rolo de la dioj estas malpliigita, reduktita al simpla drama konstruaĵo. Tiukadre ankaŭ la stilo estas tre natura, preskaŭ konversacia.

Ankaŭ post la klasika periodo li daŭre estas tre malsame prijuĝata: kiel tre atakema ateisto, aŭ antaŭulo de monoteismo, mizogineco, sed ankaŭ probatalanto de virinaj rajtoj, idealisto, pia mistikulo, religia fanatikulo kaj nura poeto.

Influo redakti

Multaj verkistoj de la tiel nomata "Nova komedio" ŝuldas multon al li koncerne la traktadon de personecoj. Laŭ Aristotelo, "malgraŭ siaj multaj eraroj" li estis la plej drameca el ĉiuj tragedi-verkistoj. Lia influo je la monda literaturo estas grandega.

Verkaro redakti

El la 92 tragedioj de li verkitaj, la Aleksandria biblioteko ankoraŭ posedis 78 pecojn; restas al ni el lia verkaro grandega kvanto da papirusaj fragmentoj, kio atestas pri lia populareco. Entute restas al ni nur 17 tragedioj kaj unu satiroludo lia:

 
Kovrilpaĝo de Eŭripido: Bakĥantinoj, 1975
  • Alkesta (438), donas ŝin al la morto por savi sian edzon kaj Heraklito revivigas ŝin.
  • Medea (431), tragedio kiu fokusas al la rolulo, barbara sorĉistino kiu savinte Jazonon, kiam li konkeris la oran ŝaffelon, alvenas jam edzino al Korinto, kie Jazono abandonas ŝin por kuniĝi al la princino Kreŭzo. Dolorsuferinta Medea venĝas per murdo de Kreŭzo kaj de ŝiaj filoj kun Jazono; poste ŝi fuĝas en flugilhava ĉaro.
  • Hipolito (428) - unua premio; enamiĝinta Fedra, abandonita de Hipolito memmortigas sin.
  • La Heraklidoj (inter 430-427)
  • Petegantinoj (inter 424-421)
  • Hekaba (425)
  • Andromaĥa (ĉ 420)
  • Trojaninoj (415)
  • Heraklo (inter 421-415)
  • Elektra (ĉ 415-413)
  • Helena (412)
  • Ifigenio en Taŭrido (inter 414-411), pastrino en rfemda lando, ŝi devas oferi du junajn grekojn, sed ŝi fuĝas kun ili (unu el ili estas Oresto) al la komuna devenlando.
  • Iona (inter 413-408). Temas pri abandono de Kreŭzo fare de Apolono, kiu glorigas la joniajn stirpon pere de la mito de Ion, filo de Apolono.
  • La Feniciaj virinoj (inter 411-408)
  • Oresto (408)
  • Ifigenia en Aŭlido (verkita en Makedonio, postume prezentita kune kun la Bakĥantinoj; - unua premio), la filino de Agamemno, destinita al dioj, estas savita de Artemiza (Diana).
  • La Bakĥantinoj (same); Dionizo, akompanata de grupo de Bakĥantinoj disvastigas la ritojn de sia mistikisma kaj elstarema religio (orgioj, "teletai") kies sekvantoj kredas sin penetritaj de la dio. Konsiderante tion senbremsa kaj senmoralaĵo, Penteo, reĝo de Tebo kaptigas la dion, konata kiel "la fremdulo"; poste la dio fuĝas el prizono kaj venĝas kruele de Penteo, detruita de la virinoj de sia propra familio, sekvantinoj de Dionizo.
  • Ciklopo - la sola restanta satira teatraĵo en la Greka literaturo

Pluraj el liaj tragedioj estis muzikigitaj kiel operoj de la moderna komponisto Mikis Theodorakis.

En Esperanto aperis redakti

Vidu ankaŭ redakti