Eŭrobarometro

La Eŭrobarometro estas enketo pri publika opiniado en la landoj de la Eŭropa Unio, kiun regule iniciatas kaj taskigas de Eŭropa Komisiono. En la enketo unuflanke estas iuj ĉiam samaj demandoj, sed aliflanke ankaŭ iuj ŝanĝiĝantaj demandoj pri aktualaj temoj. La rezultoj de la unua enketo kun standardaj demandoj publikiĝis en 1973. Ekde 1978 la statistike reprezenta enketo estas regula helpilo por la Eŭropa Komisiono observi kaj analizi la evoluon de opiniado de la EU-civitanoj, por seeble povi adapti la politikan direkton cele al laŭebla kontenteco de la loĝantaro kun la superaj instancoj de komence la Eŭropa Komunumo kaj intertempe la Eŭropa Unio.

Temoj redakti

Per la enketo esploratas la civitana socia kaj politika sinteno pri centraj temoj de la Eŭropa Unio, kiel:

Praktika procedo redakti

Por ĉiu enketo, kiu nun regule okazas ĉiun sesan monaton (printempe kaj aŭtune), do dufoje po jaro, po membroŝtato de la Eŭropa Unio pridemandatas difinita nombro de civitanoj en aĝo ekde 15 jaroj: ekzemple en Germanio 1.500 (apartigite laŭ malnovaj kaj novaj federaciaj landoj), en Luksemburgio 600 kaj en Britio 1.300, el tio 300 en Nord-Irlando.

Kaze de aktualaj temoj povas organiziĝi aldonaj, specifaj enketoj.

Lingva politiko redakti

Ĝis 2021 la retejo havis menuojn kaj klarigojn dulingve (en la franca kaj en la angla). Ekde januaro 2022, la retejo estas nur en la angla.

La raportoj en formato pdf estas ĉiam en la angla, kaj foje estas resumo en aliaj lingvoj, ĝenerale en la franca kaj en la germana.

Volontulaj tradukoj de kelkaj raportoj estas haveblaj en interreto en ĉiuj oficialaj lingvoj de Eŭropa Unio[1], kaj en specifaj retejoj en la franca[2], la germana[3], la itala[4] kaj la hispana[5].

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti