Eŭropa ŝoseo 36

internacia ŝoseo en Eŭropo

La eŭropa ŝoseo 36 (E 36) estas eŭropa ŝoseo, kiu ligas la urbojn Berlino en Germanio kaj Bolesławiec en Pollando. De Berlino ĝis la aŭtovoja triangulo Spreewald ĝi havas la germanan aŭtovojan numeron A13. De tie ĝis la limo inter Germanio kaj Pollando, en Forst respektive Olszyna, ĝi portas la nacian kodon A15. En Pollando ĝi havas la nacian aŭtovojan kodon A18 kaj finiĝas en Bolesławiec.

Eŭropa ŝoseo

eŭropa ŝoseo 36

Bazaj datumoj
landoj

 Germanio
 Pollando

mapo

vojo de la eŭropa ŝoseo 36

vdr

Itinero redakti

Germanio:

Pollando:

Ĉe Bolesławiec la ŝoseo ligiĝas al la sume 8000 kilometrojn longa eŭropa ŝoseo 40, kiu kondukiĝas okcidenten al Kalezo en Francio kaj orienten tra Krakovo kaj Lvivo al Ridder en Kazaĥio, ĉe la okcidenta limo de Ĉinio.