Eŭropa ŝoseo 4

internacia ŝoseo en Eŭropo

La eŭropa ŝoseo 4 (E4) estas eŭropa ŝoseo, kiu etendiĝas inter nordo kaj sudo plejparte tra Svedio, sed iom ankaŭ tra Finnlando. Ĝi esence vojas ĉe la okcidenta bordo de la Balta Maro, komenciĝas en Tornio en Finnlando kaj finiĝas en Helsingborg en Svedio. Ĝi estas la dua plej longa eŭropa ŝoseo de Svedio post la eŭropa ŝoseo 45.

Eŭropa ŝoseo

eŭropa ŝoseo 4

Bazaj datumoj
suma longo 1590 km
landoj

 Svedio
 Finnlando

E4 proksime de Linköping
E4 proksime de Linköping
mapo

vojo de la eŭropa ŝoseo 4

vdr

Ĉar en Svedio ne ekzistas naciaj kodoj por aŭtoŝoseoj, la ŝoseo ĉie signiĝas per la eŭropa kodo E4.

En multaj partoj de la vojo, precipe en suda kaj meza Svedio, ĝi havas aŭtoŝosean konstruon, do almenaŭ du lenojn po vetura direkto. En aliaj, malpli frekventataj partoj ĝi havas aŭ sume tri lenojn, kies meza en iuj partoj servas por preterrapido en unu, en aliaj partoj en la alia direkto, kaj en ankoraŭ malpli frekventataj partoj estas simpla eksterurba ŝoseo kun po unu leno po direkto. En tiuj partoj ankoraŭ estas multaj en- kaj elveturejoj, kiuj ĝis nun ne havas elveturejajn numerojn. Se plia parto de la vojo plivastiĝas al aŭtoŝosea konstruo, la en- kaj elveturejoj de tiu parto ankoraŭ ricevas numerojn.

Eksteraj ligiloj redakti