Eŭropa Agentejo pri Defendo

La Eŭropa Agentejo pri Defendo (EAD) estas unu de la tri Institucioj de la Eŭropa Unio kiu funkcias nur en la medio de la Komuna Sekureca kaj Defenda Politiko de Eŭropa Unio.

Eŭropa Agentejo pri Defendo
emblemo
agentejo de Eŭropa Unio • common foreign and security policy agency of the European Union • registara organizaĵo
Komenco 12-a de julio 2004 vd
Geografia situo 50° 50′ 8″ N, 4° 21′ 32″ O (mapo)50.8354734.3588471Koordinatoj: 50° 50′ 8″ N, 4° 21′ 32″ O (mapo)
Lando(j) Belgio vd
Sidejo Bruselo
Adreso Rue des Drapiers 17-23, 1050 Ixelles
Eŭropa Agentejo pri Defendo (Bruselo)
Eŭropa Agentejo pri Defendo (Bruselo)
DEC
Eŭropa Agentejo pri Defendo
Eŭropa Agentejo pri Defendo
Map
Eŭropa Agentejo pri Defendo
Ĉefestro(j) Jiří Šedivý • Federica Mogherini vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

Realigas funkciojn de kunordigo kaj kunlaborado interregistara je komunuma nivelo en ĉiuj aferoj rilatigitaj kun la defendaj kapabloj de la ŝtatoj membroj, ĉefe tra la alproksimiĝo kaj progresiva integriĝo de ties militaj industrioj kaj la teknologia kunlaborado kaj de esploro en defenda materio.

La EAD realigis sian funkcion por ĉiuj membroj de la Eŭropa Unio krom Danio[1] ĝis la 2-a de junio 2022, kiam Danio perreferendume decidis aniĝi al la Komuna Sekureca kaj Defenda Politiko de Eŭropa Unio, pri kiu ĝi estis negocinta sendevontiĝon en 1993.

La Eŭropa Agentejo pri Defendo estis establita de la Konsilo de Eŭropa Unio la 12-a de julio de 2004, sekvante la rekomendojn adoptitaj de la Eŭropa Konsilo de Tesaloniko kaj anticipante al la antaŭvidoj de la tiama projekto de Eŭropa Konstitucio redaktita de la Konvencio. Ties sidejo troviĝas en Bruselo (Belgio).

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. European Defence Agency Arkivigite je 2006-10-20 per la retarkivo Wayback Machine europa.eu