Eŭropa Defenda Komunumo

La Eŭropa Defenda Komunumo (EDK) estis projekto por krei eŭropan armeon, kun supernaciaj institucioj, metitaj sub la superrigardon de la ĉefkomandanto de NATO, kiu mem estis nomumita de la prezidanto de Usono. En la kunteksto de la Malvarma Milito, la projekto, kiu estis skizita en septembro-oktobro 1950, ne fariĝis traktato, subskribita de 6 ŝtatoj, ĝis la 27a de majo 1952. Ratifita de la Federacia Respubliko Germanio, Belgio, Luksemburgio kaj Nederlando, la traktato stariganta la EDK estis malakceptita de la Franca Nacia Asembleo la 30-an de aŭgusto 1954 per 319 voĉdonoj kontraŭaj kontraŭ 264 poraj, kaj forlasita.

Membro-ŝtatoj laŭ la plano de René Pleven