Eŭropa Demokrata Grupo

La Eŭropa Demokrata Grupo - angle European Democrat Group (EDG), france Groupe démocrate européen (GDE), germane Fraktion der Europäischen Demokraten - estas konservativa grupo de deputitoj en la Parlamenta Asembleo de la Konsilio de Eŭropo. Ĝi origine fondiĝis je la nomo "Grupo de Sendependaj Reprezentantoj" (aŭ angle Group of Independent Representatives) en 1970 fare de britaj kaj skandinaviaj membroj de la Parlamenta Asembleo de la Konsilio de Eŭropo (PAKE), kaj tiam havis inter 35 kaj 40 membroj el Britio, Irlando, Norvegio, Danio, Turkio, Svedio kaj Svislando.

La emblemo de PAKE

Kvankam ĝi estis nur la tria frakcio fondita en la PAKE (post la Socialista Grupo kaj la Kristandemokrata Grupo=, ĝi estis la unua kiu havis oficialan sekretariejon, kiu estis establita en 1977. La 6-an de julio 1978, ekestis propono renomi la grupon, kio gvidis al la nuna nomo en septembro 1980.

Membraj partioj redakti

Laŭ la stato de la 24-a de septembro 2011, la DEG havas la sekvajn membropartiojn:[1]

Ŝtato Partio Deputitoj Aliaj membrecoj
Eŭropa partio EU-parlamenta frakcio Internacia partio
  Armenio Respublika Partio de Armenio Հայաստանի Հանրապետական Կուսակցություն (parto) ¹ 1 neniu - neniu
  Azerbajĝano Nova Azerbajĝana Partio (Yeni Azərbaycan Partiyası, YAP) 4 neniu - neniu
  Bosnio kaj Hercegovino Serbia Demokratia Partio (Српска демократска Странка, Srpska Demokratska Stranka) 1 neniu - neniu
  Ĉeĥio Civitana Demokratia Partio (Občanská demokratická strana) 5 AEKR EKR IDU
  Ĉeĥio Publiaj aferoj Věci veřejné (parto) ² 1 neniu - neniu
  Danio Dana Popola Partio (Dansk Folkeparti) 2 neniu ELD neniu
  Kartvelio Eŭropaj Demokratoj (ევროპელი დემოკრატები) 1 neniu - neniu
  Grekio Popola Ortodoksa Movado (Λαϊκός Ορθόδοξος Συναγερμός) 1 neniu ELD neniu
  Italio Norda Ligo (Lega Nord) 4 neniu ELD neniu
  Italio La Popolo de la Libereco Il Popolo della Libertà (parto) ³ 4 EPP EPPED neniu
  Litovio Ordo kaj justeco (Tvarka ir teisingumas) 1 neniu ELD neniu
  Norvegio Progresa Partio (Fremskrittspartiet, Framstegspartiet) 2 neniu - neniu
  Pollando Juro kaj Justeco (Prawo i Sprawiedliwość) 8 AEKR EKR neniu
  Pollando Pollando estas unualoka (Polska jest Najważniejsza) 1 AEKR EKR neniu
  Portugalio Centro Demokratia kaj Socia - Partio Popola (Centro Democrático e Social - Partido Popular) 1 EPP EPPED IDU
  Rusio Unueca Rusio (Единая Россия) 24 neniu - CDI
  Rusio Liberaldemokratia Partio de Rusio Либерально-Демократическая Партия России (parto) ⁴ 3 neniu - neniu
  Slovakio Slovaka Nacia Partio (Slovenská národná strana) 2 neniu ELD neniu
  Slovenio Slovena Nacia Partio (Slovenska Nacionalna Stranka) 1 neniu - neniu
  Turkio Justeca kaj Evolua Partio Adalet ve Kalkınma Partisi (parto) ⁵ 8 EPP - neniu
  Turkio Nacimovada Partio (Milliyetçi Hareket Partisi) 4 neniu - neniu
  Ukrainio Partio de Regionoj Партія регіонів (parto) ⁶ 2 neniu - neniu
  Britio Konservisma Partio (Conservative Party) 17 AEKR EKR IDU
  Britio Demokratia Unia Partio (de Nord-Irlando, Democratic Unionist Party) 1 neniu senpartia neniu
¹ Unu el tri deputitoj de la Respublika Partio de Armenio membras en la EDG. La aliaj du membras en la Alianco de Liberaluloj kaj Demokratoj por Eŭropo.
² Unu el la du deputitoj de Publikaj Aferoj membras en la EDG. La alia membras en la Alianco de Liberaluloj kaj Demokratoj por Eŭropo.
³ Kvar el la 14 deputitoj de la La Popolo de la Libereco membras en la EDG. La aliaj 10 membras en la frakcio Eŭropa Popola Partio.
⁴ Tri el la kvar deputitoj de la Liberaldemokratia Partio de Rusio mem bras en la EDG. La plia deputito membras en la Socialista Grupo.
⁵ Ok el la 15 deputitoj de la Justeca kaj Evolua Partio de Turkio membras en la EDG. La aliaj sep membras en la frakcio Eŭropa Popola Partio.
⁶ Du el la ok deputitoj de la Partio de Regionoj membras en la EDG. Kvar membras en la Socialista Grupo kaj du en la Alianco de Liberaluloj kaj Demokratoj por Eŭropo.

Senpartiaj membroj: Andreij Molĉanov (Андрей Молчанов) kaj Aleksandr Poĉinok (Александр Починок) el Rusio, kaj Ganira Paŝajeva (Qənirə Paşayeva) el Azerbajĝano.

Notoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti