Eŭropa Demokratia kaj Sociala Frakcio (Franca Senato)

La Eŭropa Demokratia kaj Sociala Frakcio (franclingve "Rassemblement démocratique et social européen" aŭ RDSE) naskiĝis en 1892, kun la nomo "Demokratia Maldekstro". Plej malnova franca parlamenta frakcio, ĝi arigas nun 19 senatanojn, respektive membroj de la Maldekstra Radikala Partio (PRG, 12), de Unuiĝo por Popola Movado (UMP) (1), de Respublikana kaj Civitana Movado (1), de Progresisma Unuiga Movado (1), de Socialista Partio (PS) (3) same kiel diverse maldekstra senatano. Ĝia nuna prezidanto estas Jacques Mézard (PRG).

Eŭropa Demokratia kaj Sociala Frakcio (Senato)
Rassemblement démocratique
et social européen (Sénat)
frakcio
Lando  Francio
Ĉambro Senato
Estro Jacques Mézard
Senatano de Cantal
Partio(j) Maldekstra Radikala Partio
Respublikana kaj Civitana Movado
[Progresisma Unuiga Movado
Socialista Partio
Diversaj maldekstruloj
Ideologio radikalismo
Parlamentaj sidoj
19 / 348
Retejo www.rdse-senat.fr
vdr

Historio redakti

La frakcio RDSE postsekvis en oktobro 1995, la Eŭropan Demokratian Kuniĝon (franclingve "Rassemblement démocratique européen" aŭ RDE), nova nomo de la "Demokratia Maldekstro" adoptita en 1989.

RDSE estas nun escepto en la politika pejzaĝo pli kaj pli dupartia.

En decembro 2002, la kreo de la frakcio UMP en la Senato ankoraŭ pli kreskigis la dupartiecon de la Supra ĉambro, des pli ke tiu frakcio havis absolutan plimulton ĝis en 2004 ; tiu evoluo malfortigis RDSE.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti